LEVIDOJ
Cxapitro 1
1
La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la
tabernaklo de kunveno, dirante:
2
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el vi volas
alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj,
kaj el la sxafoj alportu vian oferon.
3
Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon
sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li
alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon.
4
Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li
akiros favoron kaj pekpardonon.
5
Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo; kaj la filoj de
Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la
sango cxirkauxe la altaron, kiu estas cxe la pordo de la
tabernaklo de kunveno.
6
Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku gxin en pecojn.
7
Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron
kaj metu lignon sur la fajron.
8
Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon,
kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la
altaro.
9
Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la
pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi
estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
10
Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la sxafoj
aux el la kaproj, brulofero, li alportu gxin virseksan,
sendifektan.
11
Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la altaro antaux la
Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per
gxia sango la altaron cxirkauxe.
12
Kaj oni dishaku gxin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la
grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur
la fajro sur la altaro.
13
Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la
pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel
bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la
Eternulo.
14
Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li
alportu sian oferon el turtoj aux el kolombidoj.
15
Kaj la pastro alportu gxin al la altaro kaj fortordu gxian
kapon kaj forbruligu gxin sur la altaro kaj elfluigu gxian
sangon super la muro de la altaro.
16
Kaj gxian kropon kun gxiaj plumoj li forigu kaj jxetu gxin
apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon.
17
Kaj li disfendu gxiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la
pastro forbruligu gxin sur la altaro, sur la ligno, kiu
estas sur la fajro; gxi estas brulofero, fajrofero, agrabla
odorajxo al la Eternulo.