LEVIDOJ
Cxapitro 2
1
Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el
delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur
gxin olibanon.
2
Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la
pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj
kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur
la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la
Eternulo.
3
Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj
filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la
Eternulo.
4
Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno,
gxi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo,
kaj macoflanoj, sxmiritaj per oleo.
5
Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, gxi estu
el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta.
6
Dispecigu gxin kaj versxu sur gxin oleon; gxi estas
farunofero.
7
Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, gxi estu
farita el delikata faruno kun oleo.
8
Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el gxi, al la
Eternulo, kaj prezentu gxin al la pastro, kaj li alportu
gxin al la altaro.
9
Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran
kaj bruligos gxin sur la altaro; gxi estas fajrofero,
agrabla odorajxo al la Eternulo.
10
Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj
filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la
Eternulo.
11
Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu
farita el fermentintajxo; cxar nenion fermentintan kaj
nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la
Eternulo.
12
Kiel oferon de unuaajxoj vi povas alporti tion al la
Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla
odorajxo.
13
Kaj cxiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian
farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun cxiu via
ofero alportu salon.
14
Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj
terproduktajxoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro,
grajnajxon el fresxaj grajnoj alportu kiel farunoferon el
viaj unuaj terproduktajxoj.
15
Kaj versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon; gxi
estas farunofero.
16
Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el gxia
grajnajxo kaj el gxia oleo kun gxia tuta olibano, kiel
fajroferon al la Eternulo.