LEVIDOJ
Cxapitro 3
1
Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj
brutoj, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan
li alportu gxin antaux la Eternulon.
2
Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj bucxu
gxin cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj
de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron
cxirkauxe.
3
Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo
la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon,
kiu estas sur la internajxoj,
4
kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu
estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la
renoj li gxin apartigu.
5
Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune
kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; gxi
estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
6
Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel
pacofero al la Eternulo, cxu gxi estas virseksa, cxu
virinseksa, sendifektan li gxin alportu.
7
Se sxafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu gxin
antaux la Eternulon;
8
kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li
bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de
Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.
9
Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo
gxian sebon, la tutan voston, detrancxitan cxe la sakro, kaj
la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon,
kiu estas sur la internajxoj,
10
kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu
estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la
renoj li gxin apartigu.
11
Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas
mangxajxo, fajrofero al la Eternulo.
12
Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu gxin antaux la
Eternulon.
13
Kaj li metu sian manon sur gxian kapon, kaj li bucxu gxin
antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron
aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.
14
Kaj li alportu el gxi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo,
la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon,
kiu estas sur la internajxoj,
15
kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu
estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la
renoj li gxin apartigu.
16
Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas
mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo; la tuta sebo estu
por la Eternulo.
7
Gxi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj
logxlokoj; sebon kaj sangon neniam mangxu.