NOMBROJ
Cxapitro 1
1
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la
tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la
dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:
2
Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laux iliaj
familioj, laux iliaj patrodomoj, laux la nombro de la nomoj
de cxiuj virseksuloj lauxkape.
3
De la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, cxiujn, kiuj tauxgas
por milito en Izrael, prikalkulu ilin laux iliaj tacxmentoj,
vi kaj Aaron.
4
Kaj kun vi estu po unu homo el cxiu tribo, homo, kiu estas
cxefo en sia patrodomo.
5
Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de
Ruben staru Elicur, filo de Sxedeur;
6
de Simeon, Sxelumiel, filo de Curisxadaj;
7
de Jehuda, Nahxsxon, filo de Aminadab;
8
de Isahxar, Netanel, filo de Cuar;
9
de Zebulun, Eliab, filo de Hxelon;
10
de la filoj de Jozef: de Efraim, Elisxama, filo de Amihud;
de Manase, Gamliel, filo de Pedacur;
11
de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni;
12
de Dan, Ahxiezer, filo de Amisxadaj;
13
de Asxer, Pagiel, filo de Ohxran;
14
de Gad, Eljasaf, filo de Deuel;
15
de Naftali, Ahxira, filo de Enan.
16
Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la
triboj de siaj patroj, la cxefoj de la miloj de Izrael.
17
Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laux iliaj
nomoj.
18
Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la
dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laux siaj
familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombroj de la nomoj,
de la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, lauxkape,
19
kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin
en la dezerto Sinaj.
20
Kaj montrigxis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de
Izrael, laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj
patrodomoj, laux la nombro da nomoj lauxkape, cxiuj
virseksuloj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj
militkapablaj,
21
prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil
kvincent.
22
La filoj de Simeon laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, kalkulitaj laux la nombro da nomoj
lauxkape, cxiuj virseksuloj en la agxo de dudek jaroj kaj
pli, cxiuj militkapablaj,
23
prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naux
mil tricent.
24
La filoj de Gad laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de
dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
25
prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil
sescent kvindek.
26
La filoj de Jehuda laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de
dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
27
prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar
mil sescent.
28
La filoj de Isahxar laux sia deveno, laux siaj familioj,
laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de
dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
29
prezentis en la tribo de Isahxar la nombron de kvindek kvar
mil kvarcent.
30
La filoj de Zebulun laux sia deveno, laux siaj familioj,
laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de
dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
31
prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep
mil kvarcent.
32
La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laux sia deveno, laux
siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da
nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
33
prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil
kvincent.
34
La filoj de Manase laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de
dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
35
prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil
ducent.
36
La filoj de Benjamen laux sia deveno, laux siaj familioj,
laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de
dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
37
prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin
mil kvarcent.
38
La filoj de Dan laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de
dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
39
prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil
sepcent.
40
La filoj de Asxer laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de
dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
41
prezentis en la tribo de Asxer la nombron de kvardek unu mil
kvincent.
42
La filoj de Naftali laux sia deveno, laux siaj familioj,
laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de
dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
43
prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri
mil kvarcent.
44
Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj
la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el cxiu
patrodomo.
45
Kaj la nombro de cxiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laux
iliaj patrodomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj
militkapablaj en Izrael,
46
la nombro de cxiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent
kvindek.
47
Sed la Levidoj laux sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter
ili.
48
Cxar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
49
Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian
nombron mezen de la Izraelidoj.
50
Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj
cxiujn gxiajn objektojn, kaj cxion, kio apartenas al gxi;
ili portadu la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj
ili priservu gxin, kaj cxirkaux la tabernaklo ili starigu
siajn tendojn.
51
Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la
Levidoj gxin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur
loko, tiam la Levidoj gxin starigu; sed se laiko
alproksimigxos, li estu mortigita.
52
Kaj la Izraelidoj arangxos sin cxiu en sia tendaro kaj cxiu
apud sia standardo, laux siaj tacxmentoj.
53
Sed la Levidoj starigu siajn tendojn cxirkaux la tabernaklo
de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la
Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la
tabernaklo de atesto.
54
Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al cxio, kion la
Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.