NOMBROJ
Cxapitro 2
1
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2
La Izraelidoj starigu siajn tendojn cxiu apud sia standardo,
apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime cxirkaux la
tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn.
3
En la antauxa parto, oriente, staru tendare la standardo de
la tendaro de Jehuda, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo
de la Jehudaidoj estas Nahxsxon, filo de Aminadab;
4
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil
sescent.
5
Apude staru la tribo de Isahxar; kaj la princo de la
Isahxaridoj estas Netanel, filo de Cuar;
6
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek kvar
mil kvarcent.
7
Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj
estas Eliab, filo de Hxelon;
8
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil
kvarcent.
9
Cxiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek
ses mil kvarcent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la
unuaj.
10
La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj
tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo
de Sxedeur;
11
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil
kvincent.
12
Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la
Simeonidoj estas Sxelumiel, filo de Curisxadaj;
13
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek naux
mil tricent.
14
Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas
Eljasaf, filo de Deuel;
15
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek kvin
mil sescent kvindek.
16
Cxiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek
unu mil kvarcent kvindek laux iliaj tacxmentoj; ili
elmovigxu la duaj.
17
Poste elmovigxu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de
la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel
ili elmovigxu, cxiu laux sia loko kun siaj standardoj.
18
La standardo de la tendaro de Efraim, laux iliaj tacxmentoj,
estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas
Elisxama, filo de Amihud;
19
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek mil
kvincent.
20
Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la
Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;
21
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek du mil
ducent.
22
Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj
estas Abidan, filo de Gideoni;
23
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil
kvarcent.
24
Cxiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil
cent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la triaj.
25
La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laux iliaj
tacxmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Ahxiezer, filo
de Amisxadaj;
26
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sesdek du mil
sepcent.
27
Apude staru tendare la tribo de Asxer; kaj la princo de la
Asxeridoj estas Pagiel, filo de Ohxran;
28
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil
kvincent.
29
Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj
estas Ahxira, filo de Enan;
30
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil
kvarcent.
31
Cxiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep
mil sescent; ili elmovigxu la lastaj kun siaj standardoj.
32
Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laux iliaj
patrodomoj. Cxiuj kalkulitoj de la tendaroj, laux iliaj
tacxmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek.
33
Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel
la Eternulo ordonis al Moseo.
34
Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo
ordonis al Moseo: tiel ili starigxis tendare kun siaj
standardoj, kaj tiel ili elmovigxadis, cxiu laux sia
familio, laux sia patrodomo.