READMONO
Cxapitro 1
1
Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael
transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaux Suf,
inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj Hxacerot kaj Di-Zahab,
2
dek unu tagojn malproksime de Hxoreb, sur la vojo de la
monto Seir al Kadesx-Barnea.
3
Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la
unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj
konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al li por ili.
4
Post kiam li venkobatis Sihxonon, la regxon de la Amoridoj,
kiu logxis en Hxesxbon, kaj Ogon, la regxon de Basxan, kiu
logxis en Asxtarot kaj en Edrei;
5
transe de Jordan, en la lando de Moab, Moseo komencis
klarigi cxi tiun instruon, kaj diris:
6
La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur Hxoreb jene: Suficxe
vi logxis sur cxi tiu monto;
7
turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj
kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en
la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la
landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la granda
rivero, la rivero Euxfrato.
8
Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon,
pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al
Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia
idaro post ili.
9
Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene: Mi ne povas sola porti
vin;
10
la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun
multego, kiel la steloj de la cxielo.
11
La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble
kontraux via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al
vi!
12
Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian sxargxon
kaj viajn disputojn?
13
Elektu al vi el viaj triboj virojn sagxajn kaj kompetentajn
kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn.
14
Kaj vi respondis al mi kaj diris: Bona estas la afero, kiun
vi proponis fari.
15
Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj
konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj
centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj
en viaj triboj.
16
Kaj mi ordonis al viaj jugxistoj en tiu tempo, dirante:
Auxskultu viajn fratojn kaj jugxu juste inter homo kaj lia
frato kaj fremdulo.
17
Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan
egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de
Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi,
kaj mi gxin auxskultos.
18
Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri cxio, kion vi
devas fari.
19
Kaj ni foriris de Hxoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj
teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de
la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni
venis al Kadesx-Barnea.
20
Kaj mi diris al vi: Vi venis al la monto de la Amoridoj,
kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni;
21
vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru,
ekposedu gxin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj
patroj; ne timu kaj ne tremu.
22
Sed vi cxiuj aliris al mi, kaj diris: Ni sendu antaux ni
virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni
sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj,
al kiuj ni devas veni.
23
Kaj tio placxis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po
unu viro el tribo;
24
kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la
valo Esxkol kaj esplorrigardis gxin.
25
Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la fruktoj de la lando
kaj liveris al ni, kaj alportis al ni sciigon, kaj diris:
Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
26
Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la
Eternulo, via Dio;
27
kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris: Pro la malamo de
la Eternulo kontraux ni, Li elkondukis nin el la lando
Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke
ili ekstermu nin;
28
kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante: La
popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj
estas grandaj kaj fortikigitaj gxis la cxielo, kaj ankaux
Anakidojn ni tie vidis.
29
Kaj mi diris al vi: Ne tremu kaj ne timu ilin;
30
la Eternulo via Dio, kiu iras antaux vi, Li batalos por vi,
simile al cxio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaux viaj
okuloj,
31
kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio,
portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo,
kiun vi iris, gxis vi venis al cxi tiu loko.
32
Sed ecx cxe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion,
33
kiu iras antaux vi sur la vojo, por sercxi por vi lokon, kie
vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la
vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo.
34
Kaj la Eternulo auxdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj
jxuris, dirante:
35
Neniu el cxi tiuj homoj, el cxi tiu malbona generacio, vidos
la bonan landon, kiun Mi jxuris doni al viaj patroj;
36
nur Kaleb, filo de Jefune, vidos gxin; kaj pro tio, ke li
sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la
landon, kiun li trairis.
37
Ankaux kontraux mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante: Vi
ankaux ne venos tien;
38
Josuo, filo de Nun, kiu staras antaux vi, li venos tien; lin
fortigu, cxar li donos gxin al Izrael kiel posedajxon.
39
Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos
militakirajxo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraux ne scias
bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos
gxin, kaj ili ekposedos gxin.
40
Sed vi turnigxu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la
Rugxa Maro.
41
Kaj vi respondis kaj diris al mi: Ni pekis antaux la
Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion
ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin
per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la
monton.
42
Sed la Eternulo diris al mi: Diru al ili: Ne iru kaj ne
batalu, cxar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu
frapitaj de viaj malamikoj.
43
Kaj mi diris al vi, sed vi ne auxskultis; kaj vi malobeis la
vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur
la monton.
44
Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur tiu
monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj
batis vin sur Seir gxis Hxorma.
45
Kaj vi revenis kaj ploris antaux la Eternulo; sed la
Eternulo ne auxskultis vian vocxon kaj ne atentis vin.
46
Kaj vi logxis en Kadesx longan tempon, la tempon, dum kiu vi
logxis.