READMONO
Cxapitro 2
1
Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la
direkto al la Rugxa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj
ni cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo.
2
Kaj la Eternulo diris al mi jene:
3
Suficxe vi cxirkauxiris cxi tiun monton; turnu vin norden;
4
kaj al la popolo donu tian ordonon: Vi preteriros la limon
de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili
timos vin; sed gardu vin forte.
5
Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el
ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis,
kiel heredajxon, la monton Seir.
6
Mangxajxon acxetu de ili pro mono kaj mangxu; kaj ecx akvon
acxetu de ili pro mono kaj trinku;
7
cxar la Eternulo, via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj
manoj; Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen
jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio
mankis al vi.
8
Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj
logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de
Ecjon-Geber.
9
Kaj la Eternulo diris al mi: Ne faru malamikajxon al Moab
kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi
heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot mi donis
Aron kiel heredan posedajxon. (
10
La Emidoj antauxe logxis tie, popolo granda kaj grandnombra,
kaj altkreska kiel la Anakidoj.
11
Ankaux ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la
Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.
12
Kaj sur Seir logxis antauxe la Hxoridoj; sed la Esavidoj
forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaux si kaj eklogxis
sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia
posedajxo, kiun la Eternulo donis al ili.)
13
Nun levigxu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris
la valon Zared.
14
Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni
transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis
formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj,
kiel jxuris al ili la Eternulo.
15
Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili, por
ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis.
16
Kaj kiam formortis cxiuj militistoj el inter la popolo,
17
tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:
18
Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,
19
kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili
malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al
vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj
de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon. (
20
Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj
logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
21
tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel
la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaux ili, kaj
ili forpelis ilin kaj eklogxis sur ilia loko;
22
kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, antaux
kiuj Li ekstermis la Hxoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj
logxis sur ilia loko gxis la nuna tago.
23
Kaj la Avidojn, kiuj logxis en vilagxoj gxis Gaza, ekstermis
la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili eklogxis sur
ilia loko.)
24
Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu,
Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon de Hxesxbon,
la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu
kontraux li.
25
De la nuna tago Mi komencos jxetadi teruron kaj timon antaux
vi sur la popolojn sub la tuta cxielo; tiuj, kiuj auxdos la
famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux vi.
26
Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la
regxo de Hxesxbon, kun vortoj de paco, dirante:
27
Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi
ne forflankigxos dekstren nek maldekstren;
28
mangxajxon vendu al mi pro mono, kaj mi mangxos, kaj akvon
donu al mi pro mono, kaj mi trinkos: nur per miaj piedoj mi
trairos--
29
kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la
Moabidoj, kiuj logxas en Ar--gxis mi transiros Jordanon en
la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
30
Sed ne volis Sihxon, la regxo de Hxesxbon, tralasi nin, cxar
la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj
malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon,
kiel nun.
31
Kaj la Eternulo diris al mi: Rigardu, Mi komencas transdoni
al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian
landon.
32
Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta popolo, por
batalo apud Jahac.
33
Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni
venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.
34
Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni
ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la
infanojn, ni restigis neniun;
35
nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la
rabajxon el la urboj, kiujn ni militakiris.
36
De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la
urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu
povus kontrauxstari al ni: cxion transdonis al ni la
Eternulo, nia Dio;
37
nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la
tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto,
kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.