JOSUO
Cxapitro 1
1
Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo
diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:
2
Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi
tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon,
kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.
3
Cxiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi
donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.
4
De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero,
la rivero Euxfrato, la tuta lando de la Hxetidoj, gxis la
Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.
5
Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun
Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne
forlasos vin.
6
Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu
popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi
donos gxin al ili.
7
Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta
instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu
de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie,
kien vi iros.
8
Cxi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed
meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu
cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos
felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
9
Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuragxa; ne havu
teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio,
cxie, kien vi iros.
10
Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:
11
Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:
Pretigu por vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros
cxi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
12
Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de
Manase, Josuo diris jene:
13
Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la
Eternulo, dirante: La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj
donis al vi cxi tiun teron;
14
viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la
tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru
armitaj antaux viaj fratoj, cxiuj, kiuj tauxgas por la
milito, kaj helpu ilin,
15
gxis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili
ankaux ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas
al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi
posedos gxin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la
Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo.
16
Kaj ili respondis al Josuo, dirante: Cxion, kion vi ordonis,
ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin, ni iros.
17
Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la
Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.
18
Cxiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn
vortojn en cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita.
Nur estu forta kaj kuragxa.