JOSUO
Cxapitro 3
1
Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ili elmovigxis de Sxitim
kaj alvenis al Jordan, li kaj cxiuj Izraelidoj, kaj ili
tradormis tie la nokton, antaux ol transiri.
2
Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,
3
kaj ordonis al la popolo, dirante: Kiam vi ekvidos la keston
de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn
Levidojn, kiuj portas gxin, tiam ekmovigxu de viaj lokoj kaj
iru post ili.
4
Sed inter vi kaj gxi devas esti interspaco de cxirkaux du
mil ulnoj da mezuro; ne alproksimigxu al gxi, por ke vi sciu
la vojon, laux kiu vi devas iri; cxar vi ne iris laux tiu
vojo antauxe.
5
Kaj Josuo diris al la popolo: Sanktigu vin, cxar morgaux la
Eternulo faros inter vi miraklojn.
6
Kaj Josuo diris al la pastroj jene: Prenu la keston de
interligo, kaj preteriru antaux la popolo. Kaj ili prenis
la keston de interligo, kaj preteriris antaux la popolo.
7
Kaj la Eternulo diris al Josuo: En cxi tiu tago Mi komencos
altigi vin antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili
sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
8
Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de
interligo, dirante: Kiam vi venos al la rando de la akvo de
Jordan, tiam starigxu en Jordan.
9
Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Aliru cxi tien, kaj
auxskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio.
10
Kaj Josuo diris: Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas
inter vi, kaj ke Li forpelos de antaux vi la Kanaanidojn kaj
la Hxetidojn kaj la Hxividojn kaj la Perizidojn kaj la
Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:
11
jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero
transiros antaux vi Jordanon.
12
Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po
unu viro el cxiu tribo.
13
Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas
la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos
en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detirigxos, la akvo,
kiu fluas de supre; kaj gxi starigxos, kiel unu muro.
14
Kaj kiam la popolo elmovigxis el siaj tendoj, por transiri
Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de
interligo, estis antaux la popolo,
15
kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la
piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempigxis en
la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena cxe cxiuj siaj
bordoj dum la tuta tempo de rikoltado),
16
tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu
muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud
Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la
Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux
Jerihxo.
17
Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la
Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la
tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo
transiris Jordanon.