JUGxISTOJ
Cxapitro 2
1
Kaj venis angxelo de la Eternulo el Gilgal al Bohxim, kaj
diris: Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la
landon, pri kiu Mi jxuris al viaj patroj, kaj Mi diris: Mi
neniam rompos Mian interligon kun vi;
2
sed vi ne faru interligon kun la logxantoj de cxi tiu lando,
iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian vocxon; kial
vi tion faris?
3
Tial Mi diras: Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por
vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.
4
Kaj kiam la angxelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al
cxiuj Izraelidoj, la popolo levis sian vocxon kaj ploris.
5
Kaj ili donis al tiu loko la nomon Bohxim. Kaj ili tie
bucxis oferojn al la Eternulo.
6
Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris
cxiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon.
7
Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de
Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis
longe post Josuo, kaj kiuj vidis cxiujn grandajn farojn de
la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
8
Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en
la agxo de cent dek jaroj.
9
Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en
Timnat-Hxeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto
Gaasx.
10
Kaj ankaux tiu tuta generacio alkolektigxis al siaj patroj;
kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la
Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.
11
Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo, kaj servis al Baaloj.
12
Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu
elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn
diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili,
kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.
13
Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al
Asxtar.
14
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj
Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis
ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj
cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj
malamikoj.
15
Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraux ili
por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo
jxuris al ili; kaj ili estis tre premataj.
16
Kaj la Eternulo starigis jugxistojn, kiuj savis ilin el la
manoj de iliaj rabintoj;
17
tamen ankaux la jugxistojn ili ne obeis, sed ili malcxastis
kun aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide deklinigxis de la
vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la
Eternulo; ili tiel ne agis.
18
Kaj kiam la Eternulo starigis por ili jugxistojn, kaj la
Eternulo estis kun la jugxisto, kaj savadis ilin el la manoj
de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la jugxisto, cxar la
Eternulo kompatis ilin, kiam ili gxemis pro siaj
turmentantoj kaj premantoj:
19
tiam, apenaux la jugxisto mortis, ili denove farigxis pli
malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al
ili, kaj adorante ilin. Ili ne deklinigxis de siaj faroj
kaj de sia malbona vojo.
20
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj
Li diris: Cxar cxi tiu popolo malobeis Mian interligon, kiun
Mi donis al iliaj patroj, kaj ne auxskultis Mian vocxon,
21
tial Mi ankaux forpelos de ili neniun el la popoloj, kiujn
restigis Josuo, kiam li mortis;
22
por elprovi per ili Izraelon, cxu ili observos la vojon de
la Eternulo kaj iros gxin, kiel observis iliaj patroj, aux
ne.
23
Kaj la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis
elpeli ilin, kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.