JUGxISTOJ
Cxapitro 3
1
Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por
elprovi per ili Izraelon, cxiujn, kiuj ne sciis pri cxiuj
militoj kontraux Kanaan;
2
por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi
militon al tiuj, kiuj antauxe ne konis gxin:
3
kvin princoj de Filisxtoj, kaj cxiuj Kanaanidoj, kaj
Cidonanoj, kaj Hxividoj, kiuj logxis sur la monto Lebanon,
de la monto Baal-Hxermon gxis la eniro de Hxamat.
4
Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciigxi,
cxu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al
iliaj patroj per Moseo.
5
Kaj la Izraelidoj logxis meze de la Kanaanidoj, Hxetidoj kaj
Amoridoj kaj Perizidoj kaj Hxividoj kaj Jebusidoj.
6
Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj
siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al
iliaj dioj.
7
Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la
Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis
al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.
8
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj
Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo
de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim
dum ok jaroj.
9
Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo
aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:
Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.
10
Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis
jugxisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo
transdonis en lian manon Kusxan-Risxataimon, regxon de
Mezopotamio, kaj lia mano farigxis forta super Kusxan-
Risxataim.
11
Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel,
filo de Kenaz.
12
Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de
la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, regxon de
Moab, kontraux Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaux
la okuloj de la Eternulo.
13
Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris
kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de
Palmoj.
14
Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, regxo de Moab, dum dek ok
jaroj.
15
Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo
aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera,
Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis
per li donacojn al Eglon, regxo de Moab.
16
Kaj Ehud faris al si glavon dutrancxan, havantan la longon
de unu ulno, kaj zonis gxin sub sia vesto al sia dekstra
femuro.
17
Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, regxo de Moab; Eglon
estis homo tre grasdika.
18
Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis
la homojn, kiuj alportis la donacojn.
19
Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris: Mi
devas diri al vi ion sekretan, ho regxo. Kaj tiu diris:
Silentu! Kaj eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li.
20
Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta
cxambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris: Mi havas
por vi vorton de Dio; kaj li levigxis de la segxo.
21
Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la
glavon de sia dekstra femuro, kaj enpusxis gxin en lian
ventron tiel,
22
ke ecx la tenilo eniris post la trancxfero, kaj la graso
kovris la trancxferon; cxar li ne eltiris la glavon en lia
ventro, kaj gxi trapenetris la postan parton de la korpo.
23
Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la
pordon de la cxambreto, kaj sxlosis gxin.
24
Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis,
ke la pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris:
Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto.
25
Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la
cxambreto; tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj
ili vidis, ke ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero.
26
Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li
preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.
27
Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto
de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la
monto, kaj li estis antaux ili.
28
Kaj li diris al ili: Kuru post mi; cxar la Eternulo
transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn.
Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan,
kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.
29
Kaj ili mortigis en tiu tempo cxirkaux dek mil virojn el la
Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu savigxis.
30
Kaj en tiu tago Moab humiligxis sub la manojn de la
Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.
31
Post li estis Sxamgar, filo de Anat; li mortigis sescent
virojn el la Filisxtoj per bova bastono; kaj li ankaux savis
Izraelon.