RUT
Cxapitro 1
1
En la tempo, kiam regis la jugxistoj, iam malsato okazis en
la lando; kaj foriris viro el Bet-Lehxem en Judujo, por
paslogxi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du
filoj.
2
La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia
edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis
Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj
ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.
3
Elimelehx, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis sxi kun siaj
du filoj.
4
Ambaux edzigxis kun Moabidinoj; la nomo de unu estis Orpa,
kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili logxis tie cxirkaux
dek jaroj.
5
Sed mortis ankaux ambaux, Mahxlon kaj Kiljon; kaj restis nur
la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.
6
Sxi levigxis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando
de Moab; cxar sxi auxdis en la lando de Moab, ke la Eternulo
rememoris Sian popolon, donante al gxi panon.
7
Sxi eliris el la loko, kie sxi logxis, kun siaj du
bofilinoj; kaj ili iris sur la vojo, por ke ili revenu al la
lando de Jehuda.
8
Naomi diris al siaj du bofilinoj: Iru, kaj revenu cxiu el vi
al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same,
kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi;
9
la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, cxiu el vi en
domo de sia edzo. Sxi kisis ilin, kaj ili levis sian vocxon
kaj ploris.
10
Kaj ili diris al sxi: Ni volas iri kun vi al via popolo.
11
Naomi respondis: Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus
kun mi? Cxu ankoraux ekzistas filoj en mia utero, ke vi
edzinigxu kun ili?
12
Revenu, miaj filinoj, foriru; cxar mi jam estas tro maljuna
por edzinigxi kun viro. Ecx se mi dirus, ke mi havas
ankoraux esperon, ecx se mi jam havus edzon hodiaux nokte,
kaj ecx se mi naskus filojn:
13
cxu pri ili vi esperu, gxis ili plenagxigxos? cxu por ili vi
atendu, ne edzinigxante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas
tre maldolcxe al mi pro vi, cxar la mano de la Eternulo
afliktis min.
14
Sed ili levis sian vocxon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis
sian bopatrinon, sed Rut aligxis al sxi.
15
Kaj cxi tiu diris: Jen via bofratino reiris al sia gento kaj
al siaj dioj; iru vi ankaux returne post via bofratino.
16
Sed Rut diris: Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi
returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi
ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo
estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio.
17
Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaux mortos, kaj tie oni
min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io
krom la morto disigos min de vi.
18
Kiam Naomi vidis, ke sxi firme decidis iri kun sxi, tiam sxi
cxesis disputi kun sxi.
19
Kaj ili ambaux iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon.
Kaj kiam ili eniris en Bet-Lehxemon, la tuta logxantaro de
la urbo ekbruis pri ili, dirante: Cxu tio estas Naomi?
20
Kaj sxi respondis al ili: Ne nomu min Naomi, nomu min Mara;
cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon;
21
kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min
malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la
Eternulo atestis kontraux mi kaj la Plejpotenculo afliktis
min?
22
Tiel Naomi revenis, kaj kun sxi ankaux Rut, la Moabidino,
sxia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili
venis en Bet-Lehxemon je la komenco de la rikolto de hordeo.