RUT
Cxapitro 2
1
Naomi havis parencon de sxia edzo, viron eminentan, el la
familio de Elimelehx; lia nomo estis Boaz.
2
Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi: Mi iros sur la kampon,
kaj mi kolektos spikojn post tiu, cxe kiu mi trovos favoron.
Kaj sxi respondis: Iru, mia filino.
3
Kaj sxi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj.
Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu
estis el la familio de Elimelehx.
4
Kaj jen Boaz venis el Bet-Lehxem, kaj li salutis la
rikoltistojn: La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al
li: La Eternulo vin benu!
5
Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la
rikoltistoj: Kiu estas cxi tiu knabino?
6
Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj
diris: Sxi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la
lando de Moab;
7
sxi diris: Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la
garboj, post la rikoltistoj; kaj sxi restis cxi tie de la
mateno gxis nun; sxi jxus sidigxis en la dometo por iomete
da tempo.
8
Kaj Boaz diris al Rut: Cxu vi auxdas, mia filino? ne iru
kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaux ne foriru de
cxi tie, sed restu cxi tie kun miaj junulinoj;
9
rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam
ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi
soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la
servistaro cxerpas.
10
Sxi jxetis sin vizagxaltere, kaj diris al li: Kial do mi
trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi
estas fremdulino?
11
Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi: Jam estas rakontita al
mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via
edzo: ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon,
kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek
antauxhieraux.
12
La Eternulo rekompencu vin pro cxi tiu faro, kaj via
rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub
kies flugiloj vi sercxis protekton.
13
Kaj sxi diris: Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj
okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike
al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el
viaj sklavinoj.
14
Kaj en la horo de la mangxado Boaz diris al sxi:
Alproksimigxu kaj mangxu kune, vi ankaux povas trempi vian
panon en la vinagro. Kaj sxi sidigxis cxe la flanko de la
rikoltistoj; kaj ili metis antaux sxin rostitajn grajnojn,
kaj sxi mangxis kaj satigxis, kaj ankaux havis restajxon.
15
Kiam sxi levigxis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj
servistoj, dirante: Ecx inter la garboj lasu sxin kolekti,
kaj ne hontigu sxin;
16
kaj vi ankaux sxajnigu al sxi, ke vi postlasis la
malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al sxi, ke sxi kolektu
ilin, kaj ne riprocxu sxin.
17
Kaj sxi kolektadis sur la kampo gxis la vespero, kaj sxi
drasxis tion, kion sxi kolektis, kaj tio estis cxirkaux efo
da hordeo.
18
Kaj sxi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj sxia bopatrino
vidis tion, kion sxi kolektis; sxi ankaux elprenis, kaj
donis al sxi la restajxon, kiun sxi posedis de post sia
satigxo.
19
Sxia bopatrino diris al sxi: Kie vi kolektis hodiaux? kaj
kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore
akceptis! Sxi rakontis al sia bopatrino, kie sxi laboris,
kaj sxi diris: La nomo de la viro, cxe kiu mi laboris
hodiaux, estas Boaz.
20
Tiam Naomi diris al sia bofilino: Li estu benata de la
Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj
kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al sxi: La viro
estas nia parenco, unu el niaj savantoj.
21
Kaj Rut, la Moabidino, diris: Li ankaux diris al mi: Restu
kune kun miaj servistoj, gxis ili finos la tutan rikolton,
kiu apartenas al mi.
22
Naomi respondis al sia bofilino Rut: Estos bone por vi, mia
filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, cxar eble oni
hontigus vin, se vi irus aliloken.
23
Kaj sxi kunigxis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, gxis
la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de
tritiko; kaj poste sxi logxis kune kun sia bopatrino.