SAMUEL 1
Cxapitro 1
1
Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia
nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de
Tohxu, filo de Cuf, Efratano.
2
Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis Hxana, kaj la
nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed
Hxana ne havis infanojn.
3
Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj
fari oferon al la Eternulo Cebaot en Sxilo; kaj tie Hxofni
kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo.
4
Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino
Penina kaj al cxiuj sxiaj filoj kaj filinoj partojn;
5
kaj al Hxana li kun malgxojo donis unu parton, cxar Hxanan
li amis, sed la Eternulo sxlosis sxian uteron.
6
Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin
kauxze de tio, ke la Eternulo sxlosis sxian uteron.
7
Tiel estis farate cxiujare; kiam sxi iradis al la domo de la
Eternulo, la konkurantino tiel incitadis sxin, ke sxi ploris
kaj ne mangxis.
8
Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi: Hxana, kial vi ploras?
kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro?
cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?
9
Kaj Hxana levigxis, mangxinte en Sxilo kaj trinkinte. Kaj
la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de
la Eternulo.
10
Kaj sxi estis tre malgxoja, kaj pregxis al la Eternulo, kaj
forte ploris.
11
Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris: Ho Eternulo
Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj
rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al
Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la
Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne
tusxos lian kapon.
12
Dum sxi longe pregxis antaux la Eternulo, Eli atente
rigardis sxian busxon.
13
Hxana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed
sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas
ebria.
14
Kaj Eli diris al sxi: Kiel longe vi restos ebria? forigu
vian vinon el vi.
15
Sed Hxana respondis kaj diris: Ne, mia sinjoro, mi estas
virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne
trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo.
16
Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala;
pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun.
17
Tiam Eli respondis kaj diris: Iru en paco, kaj la Dio de
Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.
18
Kaj sxi diris: Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la
virino iris sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne
estis plu malgaja.
19
Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la
Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj
Elkana ekkonis sian edzinon Hxana, kaj la Eternulo rememoris
sxin.
20
Post kelka tempo Hxana gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi
donis al li la nomon Samuel, cxar: De la Eternulo mi lin
elpetis.
21
La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la
Eternulo la cxiujaran oferon kaj sian promesitajxon.
22
Sed Hxana ne iris, sed sxi diris al sia edzo: Kiam la knabo
estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaux la
Eternulo kaj restu tie por cxiam.
23
Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi: Faru tion, kio placxas al
vi; restu, gxis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu
Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj sucxigis sian
infanon, gxis sxi demamigis lin.
24
Kaj post kiam sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune
kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj
sxi venigis lin en la domon de la Eternulo en Sxilo; kaj la
knabo estis ankoraux juna.
25
Kaj oni bucxis bovon kaj venigis la knabon al Eli.
26
Kaj sxi diris: Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via
animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris cxi tie
apud vi kaj pregxis al la Eternulo.
27
Pri cxi tiu knabo mi pregxis, kaj la Eternulo plenumis al mi
mian peton, pri kiu mi petis Lin.
28
Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de
sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie
adorklinigxis antaux la Eternulo.