SAMUEL 1
Cxapitro 2
1
Kaj Hxana pregxis kaj diris:
2
Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo;
Cxar ekzistas neniu krom Vi,
Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.
3
Ne parolu plu fierajxon;
Malhumilajxo ne eliru plu el via busxo;
Cxar la Eternulo estas Dio cxioscianta,
Kaj Li starigis la aferojn.
4
La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata,
Kaj la malfortuloj zonigxas per forto.
5
Satuloj sin dungigas pro pano,
Kaj malsatuloj jam ne malsatas;
Senfruktulino naskis sep,
Kaj multinfanulino senfortigxis.
6
La Eternulo mortigas kaj vivigas,
Malsuprigas en Sxeolon kaj suprigas.
7
La Eternulo malricxigas kaj ricxigas,
Malaltigas kaj altigas.
8
Li levas malricxulon el polvo,
El koto Li altigas senhavulon,
Por sidigi lin kun altranguloj,
Kaj tronon de gloro Li heredigas al li;
Cxar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la
tero,
Kaj sur ili Li starigis la mondon.
9
La piedojn de Siaj piuloj Li gardas,
Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo;
Cxar ne per sia forto potencigxas la homo.
10
La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraux Li;
El la cxielo Li tondras kontraux ili.
La Eternulo jugxos la finojn de la tero,
Kaj donos forton al Sia regxo,
Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.
11
Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo farigxis
servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.
12
La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,
13
nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu bucxis
oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la
viando, havante en sia mano tridentan forkon,
14
kaj li enpusxadis gxin en la lavujon aux en la kaldronon aux
en la poton aux en la kaserolon, kaj cxion, kion trafis la
forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun cxiuj
Izraelidoj, kiuj venadis tien en Sxilon.
15
Ecx antaux la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la
pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero: Donu
viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon
kuiritan, sed nur krudan.
16
Se la homo diris al li: Antauxe oni oferbruligu la sebon,
kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li
diradis: Donu tuj, alie mi prenos per forto.
17
La peko de la knaboj estis tre granda antaux la Eternulo,
cxar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la
Eternulo.
18
Samuel estis servisto antaux la Eternulo; la knabo estis
zonita per lina efodo.
19
Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia patrino, kaj
alportadis al li cxiujare, kiam sxi venadis kun sia edzo,
por alporti la cxiujaran oferon.
20
Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis: La
Eternulo donu al vi idojn de cxi tiu virino rekompence pro
la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili
iradis al sia loko.
21
La Eternulo atentis Hxanan, kaj sxi gravedigxis kaj naskis
tri filojn kaj du filinojn; kaj la knabo Samuel kreskis
antaux la Eternulo.
22
Eli estis tre maljuna; li auxdis cxion, kiel agas liaj filoj
kun cxiuj Izraelidoj, kaj ke ili kusxas kun la virinoj, kiuj
kolektigxas antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
23
Kaj li diris al ili: Kial vi faras tiajn agojn? cxar mi
auxdas pri viaj malbonaj agoj de cxi tiu tuta popolo.
24
Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi
devojigas la popolon de la Eternulo.
25
Se pekas homo kontraux homo, povas defendi lin Dio; sed se
homo pekas kontraux la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed
ili ne auxskultis la vocxon de sia patro, cxar la Eternulo
decidis mortigi ilin.
26
Dume la knabo Samuel cxiam pli kreskis, kaj li placxis kiel
al la Eternulo, tiel ankaux al la homoj.
27
Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li: Tiel diras la
Eternulo: Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam
ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;
28
kaj Mi elektis lin el cxiuj triboj de Izrael kiel pastron
por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson,
ke li portu efodon antaux Mi; kaj Mi donis al la domo de via
patro cxiujn fajroferojn de la Izraelidoj.
29
Kial do vi piedpremas Mian bucxoferon kaj farunoferon, kiujn
Mi starigis por la logxejo? vi honoras viajn filojn pli ol
Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de cxiuj oferdonoj
de Mia popolo Izrael.
30
Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras: Mi diris, ke via
domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed
nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn
honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos
malaltigitaj.
31
Jen venos baldaux la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj
la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via
domo;
32
kaj vi vidos konkuranton en la logxejo, dum cxiuj bonoj,
kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en
via domo.
33
Sed Mi neniun ekstermos cxe vi de antaux Mia altaro, por ke
viaj okuloj konsumigxu kaj via animo turmentigxu; cxiu, kiu
naskigxas en via domo, mortos en la vira agxo.
34
Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumigxos sur viaj
du filoj, sur Hxofni kaj Pinehxas: en unu tago ili ambaux
mortos.
35
Kaj Mi starigos por Mi pastron fidelan, kiu agados laux Mia
koro kaj laux Mia animo; kaj Mi konstruos al li domon
fidindan, kaj li irados cxiam antaux Mia sanktoleito.
36
Kaj cxiu, kiu restos el via domo, venos kaj klinigxos antaux
li gxis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano,
kaj diros: Mi petas, lasu min aligxi al ia el la pastrajxoj,
por ke mi povu mangxi pecon da pano.