SAMUEL 2
Cxapitro 2
1
Post tio David demandis la Eternulon, dirante: Cxu mi eniru
en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li:
Eniru. Kaj David diris: Kien mi eniru? Kaj Li respondis:
En Hxebronon.
2
Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Ahxinoam, la
Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
3
Ankaux siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis,
cxiun kun lia domo; kaj ili eklogxis en la urboj de Hxebron.
4
Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon
kiel regxon super la domo de Jehuda.
5
David sendis senditojn al la logxantoj de Jabesx en Gilead,
kaj dirigis al ili: Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke
vi faris tiun favorkorajxon al via sinjoro, al Saul, kaj
enterigis lin;
6
nun la Eternulo faru al vi favorkorajxon kaj justajxon; kaj
mi ankaux repagos al vi tiun bonajxon, kiun vi faris;
7
nun fortigxu viaj manoj, kaj estu kuragxaj; cxar mortis via
sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel regxon
super ili.
8
Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Isx-
Bosxeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en
Mahxanaimon,
9
kaj starigis lin kiel regxon super Gilead kaj super la
Asxuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super
Benjamen kaj super la tuta Izrael.
10
Isx-Bosxet, filo de Saul, havis la agxon de kvardek jaroj,
kiam li farigxis regxo de Izrael, kaj du jarojn li regxis.
Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.
11
La dauxro de la tempo, dum kiu David estis regxo en Hxebron
super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.
12
Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Isx-Bosxet, filo
de Saul, eliris el Mahxanaim en Gibeonon.
13
Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris
kaj renkontigxis kun ili cxe la akvejo de Gibeon; kaj
sidigxis unuj cxe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj cxe
la dua flanko de la akvejo.
14
Kaj Abner diris al Joab: La junuloj levigxu, kaj amuzigxu
antaux ni. Kaj Joab diris: Ili levigxu.
15
Kaj levigxis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj
de Isx-Bosxet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de
David.
16
Kaj ili kaptis cxiu la kapon de sia kontrauxulo kaj enpikis
sian glavon en la flankon de sia kontrauxulo, kaj ili falis
kune. Tial oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la
Fortuloj en Gibeon.
17
Kaj farigxis tre kruela batalo en tiu tago; kaj frapitaj
estis Abner kaj la Izraelidoj antaux la servantoj de David.
18
Kaj tie estis tri filoj de Ceruja: Joab kaj Abisxaj kaj
Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel gazelo sur la kampo.
19
Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankigxante dekstren
nek maldekstren, sekvis Abneron.
20
Abner turnigxis malantauxen, kaj diris: Cxu vi estas Asahel?
Kaj tiu respondis: Mi.
21
Tiam Abner diris al li: Flankenigxu dekstren aux
maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al
vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li.
22
Abner denove diris al Asahel: Forcedu de mi; por kio mi batu
vin sur la teron? kaj kiel mi poste montros mian vizagxon al
via frato Joab?
23
Sed tiu ne volis forigxi. Tiam Abner ekbatis lin per la
malantauxa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco
eliris tra lia malantauxa parto; kaj li tie falis, kaj
mortis sur la sama loko. Kaj cxiu, kiu venis al la loko,
kie Asahel falis kaj mortis, haltis.
24
Kaj Joab kaj Abisxaj postkuris Abneron. Kiam la suno
mallevigxis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraux
Giahx sur la vojo al la dezerto Gibeona.
25
Kaj la Benjamenidoj kolektigxis cxirkaux Abner kaj formis
unu tacxmenton kaj starigxis sur la supro de unu monteto.
26
Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris: Cxu eterne mangxados
la glavo? cxu vi ne scias, kiel maldolcxaj estos la sekvoj?
kiel longe vi ne ordonos al la popolo cxesigi la atakadon de
siaj fratoj?
27
Kaj Joab respondis: Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus
elvokinta, tiam ankoraux matene la popolo cxesus atakadi
cxiu sian fraton.
28
Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis
kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis.
29
Abner kaj liaj viroj marsxis sur la ebenajxo tiun tutan
nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon
kaj venis en Mahxanaimon.
30
Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la
tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naux
viroj kaj Asahel.
31
Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el
la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis.
32
Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia
patro, kiu estas en Bet-Lehxem. Kaj Joab kaj liaj viroj
iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en
Hxebron.