SAMUEL 2
Cxapitro 3
1
Kaj la milito estis longedauxra inter la domo de Saul kaj la
domo de David. Sed David farigxadis cxiam pli forta, kaj la
domo de Saul farigxadis cxiam pli malforta.
2
Al David naskigxis filoj en Hxebron. Lia unuenaskito estis
Amnon, de Ahxinoam, la Jizreelanino;
3
lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la
Karmelanino; la tria, Absxalom, de Maahxa, filino de Talmaj,
regxo de Gesxur;
4
la kvara, Adonija, filo de Hxagit; la kvina, Sxefatja, filo
de Abital;
5
la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. Cxi tiuj
naskigxis al David en Hxebron.
6
Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la
domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul.
7
Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de
Aja. Kaj Isx-Bosxet diris al Abner: Kial vi envenis al la
kromvirino de mia patro?
8
Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Isx-Bosxet, kaj
li diris: Cxu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraux
Jehuda faras favorkorajxon al la domo de via patro Saul, al
liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la
manon de David? kaj vi riprocxas al mi hodiaux krimon pro la
virino!
9
Tiel kaj pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al
tio, kiel la Eternulo jxuris al David;
10
por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la
tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan gxis Beer-
Sxeba.
11
Kaj li ne povis plu respondi al Abner ecx unu vorton, cxar
li timis lin.
12
Tiam Abner sendis senditojn al David anstataux si, por diri:
Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj
tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan
Izraelon.
13
Kaj tiu diris: Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu
aferon mi petos de vi, nome: vi ne vidos mian vizagxon, se
vi antauxe ne alkondukos al mi Mihxalon, filinon de Saul,
kiam vi venos, por vidi mian vizagxon.
14
Kaj David sendis senditojn al Isx-Bosxet, filo de Saul, por
diri: Donu mian edzinon Mihxal, kiun mi edzinigis al mi per
cent prepucioj de Filisxtoj.
15
Tiam Isx-Bosxet sendis, kaj prenis sxin de la edzo, de
Paltiel, filo de Laisx.
16
Kaj sxia edzo iris kun sxi, ne cxesante plori pro sxi gxis
Bahxurim; sed Abner diris al li: Iru returne; kaj li iris
returne.
17
Kaj Abner ekparolis kun la plejagxuloj de Izrael, dirante:
Jam de longe vi volas havi Davidon kiel regxon super vi;
18
nun faru do tion; cxar la Eternulo diris pri David jene: Per
la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael
el la manoj de la Filisxtoj kaj el la manoj de cxiuj iliaj
malamikoj.
19
Ankaux al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj
Abner ankaux iris, por diri al la oreloj de David en Hxebron
cxion, kio placxas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de
Benjamen.
20
Kiam Abner venis al David en Hxebronon kaj kun li dudek
viroj, David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon.
21
Kaj Abner diris al David: Mi levigxos, kaj iros kaj
kunvenigos al mia sinjoro la regxo la tutan Izraelon, por ke
ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi regxu super cxio,
kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj
li iris en paco.
22
Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj
alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis
kun David en Hxebron, cxar cxi tiu forliberigis lin kaj li
foriris en paco.
23
Kiam venis Joab kun la tuta militistaro, kiu estis kun li,
oni sciigis al Joab, dirante: Abner, filo de Ner, venis al
la regxo; kaj cxi tiu forliberigis lin kaj li iris en paco.
24
Tiam Joab venis al la regxo, kaj diris: Kion vi faris? jen
Abner venis al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li
foriris?
25
Vi konas ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li
venis, kaj por ekkoni cxiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj
por ekscii cxion, kion vi faras.
26
Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner,
kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis
pri tio.
27
Kiam Abner revenis Hxebronon, Joab kondukis lin en la mezon
de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie
en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato
Asahel.
28
Kiam David poste auxdis pri tio, li diris: Senkulpa estas mi
kaj mia regno antaux la Eternulo por eterne pri la sango de
Abner, filo de Ner.
29
Gxi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne
manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta
sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de
pano.
30
Tiel Joab kaj lia frato Abisxaj mortigis Abneron pro tio, ke
li mortigis Asahelon, ilian fraton, en Gibeon dum la batalo.
31
Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis
kun li: Dissxiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj
funebru pro Abner. Kaj la regxo David sekvis la
mortintportilon.
32
Kaj oni enterigis Abneron en Hxebron; kaj la regxo levis
sian vocxon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris
la tuta popolo.
33
Kaj la regxo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris:
34
Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis
en katenoj;
Vi falis, kiel oni falas de krimuloj.
35
Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon mangxi, dum
estis ankoraux tago; sed David jxuris, dirante: Tiel kaj pli
punu min Dio, se mi antaux la sunsubiro gustumos panon aux
ion ajn.
36
Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio placxis al gxi,
tiel same, kiel cxio, kion faris la regxo, placxis al la
tuta popolo.
37
Kaj eksciis en tiu tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael,
ke ne de la regxo tio venis, ke oni mortigis Abneron, filon
de Ner.
38
Kaj la regxo diris al siaj servantoj: Cxu vi ne scias, ke
princo kaj grandulo falis hodiaux en Izrael?
39
Sed mi hodiaux estas ankoraux malforta kaj apenaux
sanktoleita kiel regxo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja,
estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la
malbonaganto konforme al lia malbonago.