REGxOJ 1
Cxapitro 1
1
La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj
oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi.
2
Tiam diris al li liaj servantoj: Oni elsercxu por nia
sinjoro la regxo junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux
la regxo kaj flegu lin kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al
nia sinjoro la regxo farigxos varme.
3
Kaj oni sercxis belan junulinon en la tuta regiono de
Izrael, kaj oni trovis la Sxunemaninon Abisxag kaj venigis
sxin al la regxo.
4
La junulino estis tre bela; kaj sxi farigxis flegantino de
la regxo kaj servis al li; sed la regxo ne ekkonis sxin.
5
Dume Adonija, filo de Hxagit, fierigxis, kaj diris: Mi
farigxos regxo. Kaj li havigis al si cxarojn kaj rajdistojn
kaj kvindek homojn por kuradi antaux li.
6
Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando: Kial vi tion
faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis
naskita post Absxalom.
7
Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la
pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan.
8
Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la
profeto Natan kaj Sximei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne
estis kun Adonija.
9
Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn
cxe la sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li
invitis cxiujn siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj
cxiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la regxo.
10
Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian
fraton Salomono li ne invitis.
11
Kaj Natan diris al Bat-Sxeba, patrino de Salomono, jene: Cxu
vi ne auxdis, ke Adonija, filo de Hxagit, farigxis regxo,
kaj nia sinjoro David tion ne scias?
12
Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon
kaj la animon de via filo Salomono.
13
Iru kaj venu al la regxo David, kaj diru al li: Mia sinjoro,
ho regxo, vi jxuris ja al via servantino, dirante: Via filo
Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do
Adonija farigxis regxo?
14
Dum vi ankoraux estos parolanta tie kun la regxo, mi venos
post vi kaj kompletigos viajn vortojn.
15
Kaj Bat-Sxeba venis al la regxo en la cxambron; la regxo
estis tre maljuna, kaj la Sxunemanino Abisxag servis al la
regxo.
16
Bat-Sxeba salutis kaj adorklinigxis antaux la regxo; kaj la
regxo diris: Kio estas al vi?
17
Kaj sxi diris al li: Mia sinjoro, vi jxuris al via
servantino per la Eternulo, via Dio: Via filo Salomono
regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono.
18
Sed nun jen Adonija farigxis regxo; kaj vi, mia sinjoro, ho
regxo, tion ne scias.
19
Li bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj,
kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la pastron Ebjatar
kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne
invitis.
20
Sed vi, mia sinjoro, ho regxo--la okuloj de cxiuj Izraelidoj
estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur
la trono de mia sinjoro la regxo post li.
21
Kiam mia sinjoro la regxo kusxigxos kun siaj patroj, tiam mi
kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
22
Dum sxi ankoraux estis parolanta kun la regxo, venis la
profeto Natan.
23
Kaj oni raportis al la regxo: Jen estas la profeto Natan;
kaj cxi tiu venis antaux la regxon kaj adorklinigxis antaux
la regxo vizagxaltere.
24
Kaj Natan diris: Mia sinjoro, ho regxo! cxu vi diris:
Adonija farigxos regxo post mi, kaj li sidos sur mia trono?
25
Cxar li iris hodiaux kaj bucxis multe da bovoj kaj
grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de
la regxo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen
ili mangxas kaj trinkas antaux li, kaj proklamas: Vivu la
regxo Adonija!
26
Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan,
filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne
invitis.
27
Cxu laux ordono de mia sinjoro la regxo tio farigxis, kaj vi
ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia
sinjoro la regxo post li?
28
Tiam la regxo David respondis kaj diris: Voku al mi Bat-
Sxeban. Kaj sxi venis antaux la regxon kaj starigxis antaux
la regxo.
29
Kaj la regxo jxuris kaj diris: Kiel vivas la Eternulo, kiu
liberigis mian animon el cxiuj malfelicxoj,
30
kiel mi jxuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael,
dirante: Via filo Salomono regxos post mi kaj li sidos sur
mia trono anstataux mi--tiel mi faros hodiaux.
31
Tiam Bat-Sxeba salutis vizagxaltere kaj adorklinigxis antaux
la regxo, kaj diris: Vivu mia sinjoro la regxo David eterne!
32
Kaj la regxo David diris: Voku al mi la pastron Cadok kaj la
profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili
venis antaux la regxon.
33
Kaj la regxo diris al ili: Prenu kun vi la servantojn de via
sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj
venigu lin en Gihxonon.
34
Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu
regxo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu:
Vivu la regxo Salomono!
35
Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidigxu sur mia
trono; kaj li regxos anstataux mi, al li mi ordonas esti
estro de Izrael kaj Jehuda.
36
Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la regxo, kaj
diris: Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la
regxo.
37
Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la regxo, tiel Li
estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la
trono de mia sinjoro, la regxo David.
38
Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja,
filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili
rajdigis Salomonon sur la mulo de la regxo David kaj
kondukis lin en Gihxonon.
39
Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la
tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per
trumpeto, kaj la tuta popolo diris: Vivu la regxo Salomono!
40
Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per
flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj
krioj.
41
Tion auxdis Adonija, kaj cxiuj invititoj, kiuj estis kun li;
ili jam finis la mangxadon; kaj auxdis Joab la sonadon de la
trumpeto, kaj li diris: Kion signifas la tumulta bruo de la
urbo?
42
Kiam li estis ankoraux parolanta, jen venis Jonatan, filo de
la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris: Eniru, cxar vi estas
brava homo kaj vi sciigos bonon.
43
Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija: Jes, nia sinjoro
la regxo David faris Salomonon regxo;
44
kaj la regxo sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton
Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj
la Peletidojn, kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la regxo;
45
kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin
regxo en Gihxon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo
tumultigxis; tio estas la bruo, kiun vi auxdis.
46
Kaj Salomono jam sidigxis sur la regxa trono.
47
Kaj jam venis la servantoj de la regxo, por gratuli nian
sinjoron, la regxon David, dirante: Via Dio faru la nomon de
Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri
granda, ol via trono; kaj la regxo adorklinigxis sur la
kusxejo.
48
Kaj ankaux tiele diris la regxo: Benata estu la Eternulo,
Dio de Izrael, kiu donis hodiaux sidanton sur mia trono, kaj
miaj okuloj vidas.
49
Kaj ektimis kaj levigxis cxiuj invititoj de Adonija, kaj
foriris cxiu sian vojon.
50
Sed Adonija timis Salomonon, kaj li levigxis kaj iris kaj
ekkaptis la kornojn de la altaro.
51
Kaj oni raportis al Salomono jene: Jen Adonija timas la
regxon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro,
dirante: La regxo Salomono jxuru al mi hodiaux, ke li ne
mortigos sian servanton per glavo.
52
Kaj Salomono diris: Se li estos homo brava, tiam ecx unu el
liaj haroj ne falos teren; sed se en li trovigxos malbono,
tiam li mortos.
53
Kaj la regxo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro,
kaj li venis kaj adorklinigxis antaux la regxo Salomono; kaj
Salomono diris al li: Iru en vian domon.