REGxOJ 2
Cxapitro 1
1
Moab defalis de Izrael post la morto de Ahxab.
2
Kaj Ahxazja elfalis tra la krado de sia supra cxambro en
Samario, kaj malsanigxis. Kaj li sendis senditojn, kaj
diris al ili: Iru, demandu Baal-Zebubon, la dion de Ekron,
cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.
3
Sed angxelo de la Eternulo diris al Elija, la Tesxebano:
Levigxu, iru renkonte al la senditoj de la regxo de Samario,
kaj diru al ili: Cxu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras
demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
4
Pro tio tiele diras la Eternulo: De la lito, sur kiu vi
kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.
5
Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili: Kial vi
revenis?
6
Kaj ili respondis al li: Viro venis renkonte al ni, kaj
diris al ni: Iru, revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj
diru al li: Tiele diras la Eternulo: Cxu ne ekzistas Dio en
Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed
vi mortos.
7
Kaj li diris al ili: Kia estas la aspekto de la viro, kiu
venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?
8
Ili respondis al li: Li estas homo kovrita de haroj, kaj
ledan zonon li havas cxirkaux siaj lumboj. Tiam li diris:
Tio estas Elija, la Tesxebano.
9
Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu
iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj
diris al li: Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi
malsupreniru.
10
Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro: Se mi
estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu
vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj
ekstermis lin kaj lian kvindekon.
11
Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia
kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li: Ho homo de
Dio! tiele diras la regxo: Malsupreniru rapide.
12
Kaj Elija respondis kaj diris al ili: Se mi estas homo de
Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian
kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj mortigis
lin kaj lian kvindekon.
13
Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia
kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj
fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj
diris al li: Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi
tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj
okuloj.
14
Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn
kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian
valoron antaux viaj okuloj.
15
Tiam angxelo de la Eternulo diris al Elija: Iru kun li, ne
timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun li al la regxo.
16
Kaj li ekparolis al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke
vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de
Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian
vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros,
sed vi mortos.
17
Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun
eldiris Elija. Kaj anstataux li ekregxis Jehoram, en la dua
jaro de Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo; cxar
li ne havis filon.
18
La cetera historio de Ahxazja, kion li faris, estas
priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.