REGxOJ 2
Cxapitro 2
1
Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la cxielon,
Elija estis iranta kun Elisxa el Gilgal.
2
Kaj Elija diris al Elisxa: Restu do cxi tie, cxar la
Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Elisxa diris: Mi jxuras
per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos.
Kaj ili ekiris al Bet-El.
3
Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Elisxa,
kaj diris al li: Cxu vi scias, ke hodiaux la Eternulo
forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi
ankaux scias, silentu.
4
Kaj Elija diris al li: Elisxa, restu do cxi tie, cxar la
Eternulo sendas min al Jerihxo. Sed li diris: Mi jxuras per
la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj
ili venis en Jerihxon.
5
Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jerihxo, aliris al Elisxa,
kaj diris al li: Cxu vi scias, ke hodiaux la Eternulo
forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi
ankaux scias, silentu.
6
Kaj Elija diris al li: Restu do cxi tie, cxar la Eternulo
sendas min al Jordan. Sed li diris: Mi jxuras per la
Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili
ambaux iris.
7
Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj starigxis
malproksime kontraux ili; sed ili ambaux staris cxe Jordan.
8
Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj
frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili
ambaux trapasis sur sekajxo.
9
Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa: Petu, kion mi faru
al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa
diris: Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
10
Kaj tiu diris: Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min,
kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se
ne, tiam ne estos.
11
Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra
cxaro kaj fajraj cxevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en
ventego suprenflugis en la cxielon.
12
Elisxa vidis, kaj ekkriis: Mia patro, mia patro, cxaro de
Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li
kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin en du pecojn.
13
Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj
reiris kaj starigxis sur la bordo de Jordan.
14
Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj
frapis la akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de
Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj gxi dividigxis
duflanken, kaj Elisxa trapasis.
15
Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin
ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris sur
Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis
antaux li gxis la tero.
16
Kaj ili diris al li: Jen kun viaj servantoj trovigxas
kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj sercxu vian
sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj
jxetis lin sur unu el la montoj aux en unu el la valoj. Sed
li diris: Ne sendu.
17
Tamen ili insistis tiel longe, gxis li hontis, kaj li diris:
Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj sercxis dum tri
tagoj, sed ne trovis lin.
18
Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jerihxo. Kaj li
diris al ili: Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
19
Kaj la logxantoj de tiu urbo diris al Elisxa: Jen do la
logxado en cxi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas;
sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
20
Tiam li diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien
salon. Kaj oni alportis al li.
21
Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj jxetis tien salon,
kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi resanigas cxi tiun
akvon, gxi ne kauxzos plu morton nek senfruktecon.
22
Kaj la akvo farigxis sana gxis la nuna tempo, konforme al la
vorto de Elisxa, kiun li diris.
23
Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur
la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin,
kaj parolis al li: Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
24
Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la
nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj
dissxiris el ili kvardek du infanojn.
25
Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis
en Samarion.