KRONIKO 1
Cxapitro 2
1
Jen estas la filoj de Izrael: Ruben, Simeon, Levi, Jehuda,
Isahxar, Zebulun,
2
Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Asxer.
3
La filoj de Jehuda: Er, Onan, kaj Sxela, tri naskigxis al li
de Bat-Sxua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda,
estis malbona antaux la Eternulo, kaj Li mortigis lin.
4
Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon.
La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin.
5
La filoj de Perec: Hxecron kaj Hxamul.
6
La filoj de Zerahx: Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da
ili cxiuj estis kvin.
7
La filoj de Karmi: Ahxan, kiu malgxojigis Izraelon, pekinte
kontraux anatemajxo.
8
La filoj de Etan: Azarja.
9
La filoj de Hxecron, kiuj naskigxis al li: Jerahxmeel, Ram,
kaj Kelubaj.
10
Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Nahxsxonon,
princon de la idoj de Jehuda;
11
Nahxsxon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon;
12
Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jisxajon;
13
Jisxaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis
Abinadab, la tria estis Sximea,
14
la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj,
15
la sesa estis Ocem, la sepa estis David.
16
Iliaj fratinoj estis: Ceruja kaj Abigail. La filoj de
Ceruja estis: Abisxaj, Joab, kaj Asahel--tri.
17
Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter,
Isxmaelido.
18
Kaleb, filo de Hxecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de
Jeriot; jen estas sxiaj filoj: Jesxer, Sxobab, kaj Ardon.
19
Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj sxi
naskis al li Hxuron.
20
Hxur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon.
21
Poste Hxecron envenis al la filino de Mahxir, patro de
Gilead; li prenis sxin, kiam li havis la agxon de sesdek
jaroj, kaj sxi naskis al li Segubon.
22
Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la
lando Gilead.
23
Sed la Gesxuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilagxojn
de Jair, Kenaton kaj gxiajn dependajxojn, sesdek urbetojn.
Cxiuj cxi tiuj estis la filoj de Mahxir, patro de Gilead.
24
Post la morto de Hxecron en Kaleb-Efrata la edzino de
Hxecron, Abija, naskis al li Asxhxuron, la fondinton de
Tekoa.
25
La filoj de Jerahxmeel, unuenaskito de Hxecron, estis: la
unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Ahxija.
26
Jerahxmeel havis ankaux alian edzinon, sxia nomo estis
Atara; sxi estis la patrino de Onam.
27
La filoj de Ram, la unuenaskito de Jerahxmeel, estis: Maac,
Jamin, kaj Eker.
28
La filoj de Onam estis: Sxamaj kaj Jada. La filoj de Sxamaj
estis: Nadab kaj Abisxur.
29
La nomo de la edzino de Abisxur estis Abihxail; sxi naskis
al li Ahxbanon kaj Molidon.
30
La filoj de Nadab estis: Seled kaj Apaim. Seled mortis sen
infanoj.
31
La filo de Apaim estis Jisxei. La filo de Jisxei estis
Sxesxan. La filo de Sxesxan estis Ahxlaj.
32
La filoj de Jada, frato de Sxamaj, estis: Jeter kaj Jonatan.
Jeter mortis sen infanoj.
33
La filoj de Jonatan estis: Pelet kaj Zaza. Tio estis la
idoj de Jerahxmeel.
34
Sxesxan ne havis filojn, sed nur filinojn. Sxesxan havis
sklavon Egipton, kies nomo estis Jarhxa;
35
kaj Sxesxan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo
Jarhxa, kaj sxi naskis al li Atajon.
36
Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon.
37
Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon.
38
Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan.
39
Azarja naskigis Hxelecon; kaj Hxelec naskigis Eleasan.
40
Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis Sxalumon.
41
Sxalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Elisxaman.
42
La filoj de Kaleb, frato de Jerahxmeel: lia unuenaskito
Mesxa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de
Maresxa, fondinto de Hxebron.
43
La filoj de Hxebron: Korahx, Tapuahx, Rekem, kaj Sxema.
44
Sxema naskigis Rahxamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem
naskigis Sxamajon.
45
La filo de Sxamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de
Bet-Cur.
46
Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis Hxaranon, Mocan, kaj
Gazezon; kaj Hxaran naskigis Gazezon.
47
La filoj de Jedaj estis: Regem, Jotam, Gesxan, Pelet, Efa,
kaj Sxaaf.
48
Maahxa, kromvirino de Kaleb, naskis Sxeberon kaj Tirhxanan.
49
Sxi naskis ankaux Sxaafon, la fondinton de Madmana, Sxevan,
la fondinton de Mahxbena kaj la fondinton de Gibea. La
filino de Kaleb estis Ahxsa.
50
Tio estis la idoj de Kaleb: la filo de Hxur, unuenaskito de
Efrata: Sxobal, fondinto de Kirjat-Jearim,
51
Salma, fondinto de Bet-Lehxem, Hxaref, fondinto de Bet-
Gader.
52
Sxobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn: Haroe,
duono de la Menuhxot.
53
La familioj de Kirjat-Jearim estis: la Jetridoj, la Putidoj,
la Sxumatidoj, la Misxraidoj. De cxi tiuj devenis la
Coreaidoj kaj la Esxtaolidoj.
54
La idoj de Salma: la Bet-Lehxemanoj, la Netofaanoj, la
Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manahxatanoj,
la Coreanoj;
55
kaj la familioj de la skribistoj, kiuj logxis en Jabec, la
Tiratidoj, Sximeatidoj, kaj Suhxatidoj; tio estis la
Kenidoj, kiuj devenis de Hxamat, la fondinto de Bet-Rehxab.