KRONIKO 1
Cxapitro 3
1
Jen estas la filoj de David, kiuj naskigxis al li en
Hxebron: la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Ahxinoam;
la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;
2
la tria estis Absxalom, filo de Maahxa, filino de Talmaj,
regxo de Gesxur; la kvara estis Adonija, filo de Hxagit;
3
la kvina estis Sxefatja, de Abital; la sesa estis Jitream,
de lia edzino Egla;
4
ses naskigxis al li en Hxebron. Li regxis tie sep jarojn
kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li regxis en
Jerusalem.
5
Kaj jen estas tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:
Sximea, Sxobab, Natan, Salomono--cxi tiuj kvar de Bat-Sxua,
filino de Amiel;
6
Jibhxar, Elisxama, Elifelet,
7
Noga, Nefeg, Jafia,
8
Elisxama, Eljada, kaj Elifelet--naux.
9
Tio estas cxiuj filoj de David, krom la filoj de
kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.
10
La filo de Salomono estis Rehxabeam; la filo de cxi tiu
estis Abija; la filo de cxi tiu: Asa; la filo de cxi tiu:
Jehosxafat;
11
la filo de cxi tiu: Joram; la filo de cxi tiu: Ahxazja; la
filo de cxi tiu: Joasx;
12
la filo de cxi tiu: Amacja; la filo de cxi tiu: Azarja; la
filo de cxi tiu: Jotam;
13
la filo de cxi tiu: Ahxaz; la filo de cxi tiu: Hxizkija; la
filo de cxi tiu: Manase;
14
la filo de cxi tiu: Amon; la filo de cxi tiu: Josxija.
15
La filoj de Josxija estis: la unuenaskito Johxanan, la dua
Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Sxalum.
16
La filoj de Jehojakim: lia filo Jehxonja, lia filo Cidkija.
17
La filoj de Jehxonja: Asir, lia filo Sxealtiel,
18
Malkiram, Pedaja, Sxenacar, Jekamja, Hxosxama, kaj Nedabja.
19
La filoj de Pedaja: Zerubabel kaj Sximei. La filoj de
Zerubabel: Mesxulam, Hxananja; ilia fratino estis Sxelomit;
20
ankaux cxi tiuj kvin: Hxasxuba, Ohel, Berehxja, Hxasadja,
kaj Jusxab-Hxesed.
21
La idoj de Hxananja: Pelatja kaj Jesxaja; la filoj de
Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de
Sxehxanja.
22
La filo de Sxehxanja estis Sxemaja; la filoj de Sxemaja:
Hxatusx, Jigal, Bariahx, Nearja, kaj Sxafat--ses.
23
La filoj de Nearja: Eljoenaj, Hxizkija, kaj Azrikam--tri.
24
La filoj de Eljoenaj: Hodavja, Eljasxib, Pelaja, Akub,
Johxanan, Delaja, kaj Anani--sep.