KRONIKO 2
Cxapitro 1
1
Salomono, filo de David, fortikigxis en sia regno; kaj la
Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.
2
Kaj Salomono kunvokis la tutan Izraelon, la milestrojn kaj
centestrojn, la jugxistojn, kaj cxiujn estrojn en la tuta
Izrael, la cxefojn de la patrodomoj.
3
Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altajxo en
Gibeon, cxar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu,
kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto.
4
Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-
Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por gxi; cxar li
arangxis por gxi tendon en Jerusalem.
5
La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de
Hxur, estis tie, antaux la tabernaklo de la Eternulo; kaj
Salomono kaj la komunumo gxin sercxis.
6
Kaj Salomono supreniris tie antaux la Eternulo sur la kupran
altaron, kiu estis antaux la tabernaklo de kunveno, kaj
alportis sur gxi mil bruloferojn.
7
En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li: Petu,
kion Mi donu al vi.
8
Kaj Salomono diris al Dio: Vi estis tre favorkora al mia
patro David, kaj Vi faris min regxo anstataux li;
9
nun, ho Dio Eternulo, plenumigxu do Via vorto al mia patro
David. Cxar Vi faris min regxo super popolo grandnombra
kiel la polvo de la tero,
10
tial donu al mi nun sagxecon kaj sciadon, por ke mi povosciu
eliradi kaj eniradi antaux tiu popolo; cxar kiu povas regi
tiun Vian grandan popolon?
11
Tiam Dio diris al Salomono: Pro tio, ke cxi tio estis en via
koro, kaj vi ne petis ricxecon, nek havajxojn, nek gloron,
nek la animon de viaj malamikoj, kaj ecx longan vivon vi ne
petis, sed vi petis por vi sagxecon kaj sciadon, por regi
Mian popolon, super kiu Mi faris vin regxo:
12
pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux
ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado,
kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni
tion ne havos.
13
Kaj Salomono revenis de la altajxo en Gibeon, de la
tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li regxis super
Izrael.
14
Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li
havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li
lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en
Jerusalem.
15
Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento kaj oro estis en
Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda
kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj.
16
La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj
societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux
difinita prezo.
17
Ili liveradis el Egiptujo cxiun cxaron pro sescent sikloj da
argxento, kaj cxiun cxevalon pro cent kvindek; tiel same ili
estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la
Hxetidoj kaj al la regxoj de Sirio.