KRONIKO 2
Cxapitro 2
1
Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la
Eternulo kaj regxan domon por li.
2
Salomono starigis sepdek mil portistojn, okdek mil montajn
sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn super ili.
3
Kaj Salomono sendis al Hxiram, regxo de Tiro, por diri: Vi
scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li
cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por logxi en
gxi;
4
nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia
Dio, por ke gxi estu konsekrita al Li, por incensadi antaux
Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de
propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj,
monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas
eterna legxo por Izrael.
5
La domo, kiun mi konstruas, estos granda; cxar pli granda
estas nia Dio, ol cxiuj dioj.
6
Kiu havus suficxe da fortoj, por konstrui al Li domon? la
cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas ja Lin ampleksi.
Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por
io alia, ol por nura incensado antaux Li?
7
Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de
objektoj el oro, argxento, kupro, fero, el sxtofo purpura,
rugxa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravurajxojn,
kune kun la artistoj, kiuj estas cxe mi en Judujo kaj en
Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis.
8
Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de
Lebanon; cxar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki
arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj,
9
por pretigi por mi multe da ligno; cxar la domo, kiun mi
konstruas, devas esti granda kaj mirinda.
10
Jen por la cxarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj
servantoj, mi destinis dudek mil kor'ojn da drasxita
tritiko, dudek mil kor'ojn da hordeo, dudek mil bat'ojn da
vino, kaj dudek mil bat'ojn da oleo.
11
Hxiram, regxo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis
al Salomono: Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris
vin regxo super gxi.
12
Kaj Hxiram diris plue: Benata estu la Eternulo, Dio de
Izrael, kiu kreis la cxielon kaj la teron, kaj kiu donis al
la regxo David filon sagxan, kleran, kaj cxiokomprenan, kiu
konstruos domon por la Eternulo kaj regxan domon por si.
13
Nun mi sendis homon sagxan kaj kompetentan, mian majstron
Hxuram;
14
li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro
estas Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, argxento,
kupro, fero, sxtono, kaj ligno, el sxtofo purpura, blua,
bisina, kaj rugxa, fari cxiajn gravurajxojn, kaj trovi
bonajn ideojn pri cxio, kio estos komisiita al li, kune kun
viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via
patro.
15
Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia
sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj;
16
kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni
sendos gxin al vi per flosoj sur la maro gxis Jafo; kaj vi
venigos tion en Jerusalemon.
17
Kaj Salomono kalkulis cxiujn fremdulojn, kiuj estis en la
lando de Izrael post la kalkulado, kiun arangxis lia patro
David; kaj trovigxis da ili cent kvindek tri mil sescent.
18
Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn
sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por
devigadi la popolon labori.