EZRA
Cxapitro 1
1
En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu
la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo
ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu
ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon:
2
Tiele diras Ciro, regxo de Persujo: Cxiujn regnojn de la
tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li
komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas
en Judujo.
3
Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio;
kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu
la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu
estas en Jerusalem.
4
Kaj al cxiu, kiu restis, en kiu ajn loko li logxas, la
logxantoj de lia loko helpu al li per argxento, per oro, per
alia havo, kaj per brutoj, kun memvola donaco por la domo de
Dio, kiu estas en Jerusalem.
5
Kaj levigxis la cxefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de
Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, cxiu, en kiu Dio
vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la
Eternulo en Jerusalem.
6
Kaj cxiuj iliaj cxirkauxantoj helpis al ili per argxentaj
objektoj, per oro, per alia havo, per brutoj, kaj per
multekostajxoj, krom cxiuj memvolaj donacoj.
7
Kaj la regxo Ciro elportigis la vazojn de la domo de la
Eternulo, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem
kaj metinta en la domon de liaj dioj;
8
Ciro, regxo de Persujo, elportigis ilin per la trezoristo
Mitredat, kiu lauxkalkule transdonis ilin al Sxesxbacar,
princo de la Judoj.
9
Kaj jen estas ilia nombro: da oraj pelvoj tridek, da
argxentaj pelvoj mil, da trancxiloj dudek naux,
10
da oraj kalikoj tridek, da argxentaj duoblaj kalikoj
kvarcent dek, da aliaj vazoj mil.
11
La nombro de cxiuj vazoj oraj kaj argxentaj estis kvin mil
kvarcent. Cxion cxi tion kunportis Sxesxbacar cxe la foriro
de la forkaptitoj el Babel en Jerusalemon.