NEHxEMJA
Cxapitro 1
1
Vortoj de Nehxemja, filo de Hxahxalja.
2
Kaj venis Hxanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj
el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis
kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.
3
Kaj ili diris al mi: La restintoj, kiuj restis el la
forkaptitaro, trovigxas tie en la lando en granda mizero kaj
malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj
gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.
4
Kiam mi auxdis tiujn vortojn, mi sidigxis kaj ekploris, kaj
funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj pregxis
antaux Dio de la cxielo.
5
Kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo,
Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj
favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj
ordonoj!
6
Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por
auxskulti la pregxon de Via servanto, per kiu mi pregxas
antaux Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj
servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la
Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia
patro, ni pekis.
7
Ni forte pekis antaux Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj
la legxojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via
servanto.
8
Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto
Moseo, nome: Se vi pekos, Mi disjxetos vin inter la
popolojn;
9
sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn
kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj ecx estus cxe la
rando de la cxielo, Mi ecx de tie kolektos ilin, kaj venigos
ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por logxigi tie Mian
nomon.
10
Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi
liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.
11
Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la pregxo de
Via servanto, kaj al la pregxo de Viaj servantoj, kiuj
deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto
hodiaux, kaj akirigu al li favorkorecon antaux cxi tiu homo.
(Mi estis vinversxisto cxe la regxo.)