NEHxEMJA
Cxapitro 2
1
En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la regxo
Artahxsxast, antaux li staris vino. Kaj mi prenis la vinon
kaj donis al la regxo; kaj gxis tiam mi ne estis malgaja
antaux li.
2
Kaj la regxo diris al mi: Kial vi aspektas malbone, kvankam
vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi
forte ektimis,
3
kaj mi diris al la regxo: La regxo vivu eterne; kiel mi
povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la
tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj gxiaj
pordegoj estas forbruligitaj per fajro?
4
Kaj la regxo diris al mi: Kion do vi deziras? Tiam mi
pregxis al Dio de la cxielo,
5
kaj diris al la regxo: Se al la regxo placxas, kaj se via
sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon,
en la urbon, kie trovigxas la tomboj de miaj patroj, kaj
konstrui gxin.
6
Kaj la regxo diris al mi (la regxino sidis apud li): Kiel
longe dauxros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la
regxo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li
templimon.
7
Kaj mi diris al la regxo: Se al la regxo placxas, oni donu
al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili
permesu al mi trairi, gxis mi venos en Judujon;
8
kaj ankaux leteron al Asaf, la gardisto de la regxa arbaro,
ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo
cxe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la
domo, en kiu mi logxos. Kaj la regxo donis al mi, cxar
super mi estis la favora mano de mia Dio.
9
Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis
al ili la leterojn de la regxo. Kaj la regxo sendis kun mi
oficirojn kaj rajdistojn.
10
Kiam tion auxdis Sanbalat, la Hxoronano, kaj Tobija, la
sklavo Amonida, ili havis grandan cxagrenon, ke venis homo,
por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.
11
Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri
tagoj,
12
mi levigxis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun
mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al
mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu,
sur kiu mi rajdis.
13
Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la
Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis
la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj
gxiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro.
14
Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Regxa
Lageto; sed tie ne estis suficxe da spaco, ke povu trairi la
besto, kiu estis sub mi.
15
Kaj mi levigxis nokte laux la torento kaj pririgardis la
muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo,
mi revenis.
16
Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek
al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek
al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi
ion diris gxis nun.
17
Kaj mi diris al ili: Vi vidas la mizeron, en kiu ni
trovigxas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj
pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu
la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.
18
Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore
estis super mi, ankaux la vortojn de la regxo, kiujn li
diris al mi. Kaj ili diris: Ni levigxu kaj konstruu; kaj
iliaj manoj fortigxis por la bono.
19
Kiam tion auxdis Sanbalat, la Hxoronano, kaj Tobija, la
sklavo Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj
rigardis nin malestime, kaj diris: Kio estas tiu afero, kiun
vi faras? cxu ne kontraux la regxo vi ribelas?
20
Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili: Dio de la cxielo
donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, levigxos kaj
konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron
en Jerusalem.