ESTER
Cxapitro 1
1
Tio estis en la tempo de Ahxasxverosx, de tiu Ahxasxverosx,
kiu regxis de Hindujo gxis Etiopujo, super cent dudek sep
landoj.
2
En tiu tempo, kiam la regxo Ahxasxverosx sidis sur sia regxa
trono en la kastelurbo Sxusxan,
3
en la tria jaro de lia regxado, li faris festenon por cxiuj
siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de
Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj
estis cxe li,
4
montrante la grandan ricxecon de sia regno kaj la majestan
belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek
tagoj.
5
Kiam finigxis tiuj tagoj, la regxo faris por la tuta popolo,
kiu trovigxis en la kastelurbo Sxusxan, de la grandaj gxis
la malgrandaj, festenon septagan sur la gxardena korto de la
regxa palaco.
6
Blankaj, rugxaj, kaj bluaj sxtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj
purpuraj sxnuroj, pendis sur argxentaj ringoj kaj marmoraj
kolonoj. Oraj kaj argxentaj benkoj staris sur podio el
verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro.
7
La trinkajxon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne
similaj unuj al la aliaj; kaj da regxa vino estis multe,
kiel decis al la regxo.
8
La trinkado estis en ordo, neniu devigis; cxar tiel la regxo
ordonis al cxiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laux
la volo de cxiu.
9
Ankaux la regxino Vasxti faris festenon por la virinoj de la
regxa domo de la regxo Ahxasxverosx.
10
En la sepa tago, kiam la koro de la regxo gajigxis de vino,
li diris al Mehuman, Bizta, Hxarbona, Bigta, Abagta, Zetar,
kaj Karkas, la sep euxnukoj, kiuj servadis antaux la regxo
Ahxasxverosx,
11
ke ili alkonduku la regxinon Vasxti al la regxo en la
regxina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj
sxian belecon; cxar sxi estis bela.
12
Sed la regxino Vasxti ne volis veni laux la ordono, kiun la
regxo donis per la euxnukoj. Tiam la regxo forte ekkoleris,
kaj lia furiozo brulis en li.
13
Kaj la regxo diris al la sagxuloj kompetentaj pri la
cirkonstancoj (cxar la aferoj de la regxo estis ordinare
farataj post konsiligxo kun cxiuj konantoj de legxo kaj juro;
14
kaj la plej proksimaj al li estis: Karsxena, Sxetar, Admata,
Tarsxisx, Meres, Marsena, kaj Memuhxan, la sep princoj
Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizagxon
de la regxo kaj okupis la unuan lokon en la regno):
15
Kiel oni laux la legxo devas agi kun la regxino Vasxti pro
tio, ke sxi ne plenumis la ordonon de la regxo Ahxasxverosx,
donitan per la euxnukoj?
16
Tiam diris Memuhxan antaux la regxo kaj la princoj: La
regxino Vasxti estas kulpa, ne sole kontraux la regxo, sed
kontraux cxiuj princoj, kaj kontraux cxiuj popoloj, kiuj
trovigxas en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx;
17
cxar la ago de la regxino farigxos konata al cxiuj virinoj
tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante: La regxo
Ahxasxverosx ordonis venigi al li la regxinon Vasxti, kaj
sxi ne iris.
18
Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj auxdis pri la ago
de la regxino, parolos tiel same al cxiuj princoj de la
regxo; kaj estos suficxe da malhonoro kaj da cxagreno.
19
Se al la regxo placxas, oni elirigu ordonon de la regxo, kaj
oni enskribu gxin kiel nemalobeeblan legxon de Persujo kaj
Medujo, ke la regxino Vasxti ne venu plu antaux la regxon
Ahxasxverosx; kaj sxian regxinecon la regxo transdonu al
alia virino, kiu estas pli bona ol sxi.
20
Kiam la ordono, kiun la regxo faris, estos auxdita en lia
tuta regno, kiel ajn granda gxi estas, tiam cxiuj virinoj
respektos siajn edzojn, de la grandaj gxis la malgrandaj.
21
La parolo placxis al la regxo kaj al la princoj, kaj la
regxo agis konforme al la parolo de Memuhxan.
22
Kaj li sendis leterojn en cxiujn landojn de la regxo, en
cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en
gxia lingvo, ke cxiu viro estu cxefo en sia domo kaj postulu
paroladon en la lingvo de lia popolo.