ESTER
Cxapitro 2
1
Post tiu afero, kiam kvietigxis la kolero de la regxo
Ahxasxverosx, li rememoris pri Vasxti, kaj pri tio, kion sxi
faris kaj kio estis dekretita pri sxi.
2
Kaj diris la junuloj de la regxo, kiuj servadis al li: Oni
sercxu por la regxo belajn junajn virgulinojn;
3
kaj la regxo starigu en cxiuj landoj de sia regno
oficistojn, kiuj kolektus cxiujn belajn junajn virgulinojn
en la kastelurbon Sxusxan, en la virinejon, sub la
inspektadon de Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la
virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligajxojn;
4
kaj la junulino, kiu placxos al la okuloj de la regxo,
farigxos regxino anstataux Vasxti. Kaj la afero placxis al
la regxo, kaj li tiel faris.
5
En la kastelurbo Sxusxan estis Judo, kies nomo estis
Mordehxaj, filo de Jair, filo de Sximei, filo de Kisx,
Benjamenido;
6
kiu estis translogxigita el Jerusalem kune kun la
translogxigitoj, kiuj estis forkondukitaj kun Jehxonja,
regxo de Judujo, kaj kiujn translogxigis Nebukadnecar, regxo
de Babel.
7
Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaux estis nomata
Ester, filino de lia onklo, cxar sxi ne havis patron nek
patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizagxa.
Kiam mortis sxiaj gepatroj, Mordehxaj prenis sxin al si kiel
filinon.
8
Kiam estis auxdigita la ordono de la regxo kaj lia legxo,
kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon
Sxusxan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaux Ester estis
prenita en la regxan domon sub la inspekton de Hegaj, la
gardisto de la virinoj.
9
La knabino placxis al li kaj akiris lian favoron, kaj li
rapide donis al sxi sxiajn beligajxojn kaj sxian
destinitajxon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la
regxo; kaj li translogxigis sxin kun sxiaj knabinoj en la
plej bonan parton de la virinejo.
10
Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, cxar
Mordehxaj ordonis al sxi, ke sxi ne diru.
11
Cxiutage Mordehxaj iradis antaux la korto de la virinejo,
por sciigxi pri la farto de Ester, kaj pri tio, kio okazas
al sxi.
12
Kiam por cxiu knabino venis la vico iri al la regxo
Ahxasxverosx, post kiam dum dek du monatoj estis farata al
sxi la beligado destinita por la virinoj (cxar tiel longe
dauxris la tempo de ilia beligado: ses monatoj per mirha
oleo, kaj ses monatoj per aromajxoj kaj per aliaj
sxmirajxoj),
13
tiam la knabino eniris al la regxo. Cxion, kion sxi diris,
oni donis al sxi, por ke sxi iru kun tio el la virinejo en
la regxan domon.
14
Vespere sxi eniris, kaj matene sxi revenis en la virinejon
duan, sub la inspekton de Sxaasxgaz, regxa euxnuko, gardisto
de la kromvirinoj; sxi jam ne plu iris al la regxo, krom en
la okazo, se la regxo sxin deziris kaj se sxi estis vokita
lauxnome.
15
Kiam por Ester, filino de Abihxail, onklo de Mordehxaj, kiu
prenis sxin al si kiel filinon, venis la vico iri al la
regxo, sxi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la
regxa euxnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la
favoron de cxiuj, kiuj sxin vidis.
16
Ester estis prenita al la regxo Ahxasxverosx en lian regxan
domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la
sepa jaro de lia regxado.
17
Kaj la regxo ekamis Esteron pli ol cxiujn edzinojn, kaj sxi
akiris cxe li simpation kaj favoron pli ol cxiuj virgulinoj;
kaj li metis regxan kronon sur sxian kapon kaj faris sxin
regxino anstataux Vasxti.
18
Kaj la regxo faris grandan festenon por cxiuj siaj princoj
kaj servantoj, festenon je la honoro de Ester; kaj li donis
ripozon al la landoj kaj disdonis regxajn donacojn.
19
Kaj kiam oni la duan fojon kolektis junulinojn, Mordehxaj
sidis cxe la pordego de la regxo.
20
Ester ankoraux ne diris pri sia patrujo kaj pri sia popolo,
kiel ordonis al sxi Mordehxaj; kaj la dirojn de Mordehxaj
Ester plenumadis tiel same, kiel tiam, kiam sxi estis sub
lia prizorgado.
21
En tiu tempo, kiam Mordehxaj sidadis cxe la pordego de la
regxo, ekkoleris Bigtan kaj Teresx, du korteganoj de la
regxo el la sojlogardistoj, kaj ili intencis meti manon sur
la regxon Ahxasxverosx.
22
Pri tio eksciis Mordehxaj, kaj li diris al la regxino Ester,
kaj Ester diris tion al la regxo en la nomo de Mordehxaj.
23
La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis
ambaux sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon
cxe la regxo.