IJOB
Cxapitro 1
1
Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo
estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.
2
Al li naskigxis sep filoj kaj tri filinoj.
3
Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj,
kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre
multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol
cxiuj filoj de la oriento.
4
Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de
cxiu el ili, cxiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri
fratinojn, por mangxi kaj trinki kun ili.
5
Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis
finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue
matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj;
cxar, diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion
en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam.
6
Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux
la Eternulo, venis inter ili ankaux Satano.
7
Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj
Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur
la tero kaj rondiradis sur gxi.
8
Kaj la Eternulo diris al Satano: Cxu vi atentis Mian
servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al
li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.
9
Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Cxu vane
Ijob timas Dion?
10
Vi sxirmis ja cxiuflanke lin kaj lian domon, kaj cxion, kio
apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj
brutaroj disvastigxis sur la tero.
11
Sed etendu nur Vian manon, kaj ektusxu cxion, kion li havas;
Vi vidos, cxu li ne blasfemos Vin antaux Via vizagxo.
12
Tiam la Eternulo diris al Satano: Jen cxio, kion li havas,
estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu
vian manon. Kaj Satano foriris de antaux la Eternulo.
13
Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis mangxantaj
kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato,
14
venis sendito al Ijob, kaj diris: Dum la bovoj estis
plugantaj kaj la azeninoj estis pasxtigxantaj apud ili,
15
superfalis ilin la Sxebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la
servistojn ili mortigis per glavo; savigxis nur mi sola, por
raporti al vi.
16
Kiam ankoraux tiu parolis, venis alia, kaj diris: Fajro de
Dio falis el la cxielo, bruligis la sxafojn kaj la
servistojn, kaj ekstermis ilin; savigxis nur mi sola, por
raporti al vi.
17
Kiam tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris: La
Hxaldeoj arangxis tri tacxmentojn, atakis la kamelojn kaj
forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo;
savigxis nur mi sola, por raporti al vi.
18
Dum tiu ankoraux parolis, venis alia, kaj diris: Viaj filoj
kaj viaj filinoj estis mangxantaj kaj trinkantaj vinon en la
domo de ilia unuenaskita frato;
19
kaj jen granda vento levigxis de la flanko de la dezerto,
pusxis la kvar angulojn de la domo, kaj cxi tiu falis sur la
junulojn, kaj ili mortis; savigxis nur mi sola, por raporti
al vi.
20
Tiam Ijob levigxis, dissxiris sian veston, pritondis sian
kapon, jxetis sin sur la teron, kaj adorklinigxis;
21
kaj li diris: Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino,
kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo
prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.
22
Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris
blasfemon kontraux Dio.