LA PREDIKANTO
Cxapitro 1
1
Vortoj de la Predikanto, filo de David, regxo en Jerusalem.
2
Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de
vantajxoj, cxio estas vantajxo.
3
Kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li
laboras sub la suno?
4
Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas
eterne.
5
Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi
rapidas, kaj tie gxi levigxas.
6
Iras al sudo kaj reiras al nordo, turnigxas, turnigxas en
sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.
7
Cxiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne plenigxas; al
la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas cxiam
denove.
8
Cxiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne
satigxas la okulo de vidado, kaj ne plenigxas la orelo de
auxdado.
9
Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos
farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno.
10
Ekzistas io, pri kio oni diras: Vidu, cxi tio estas nova;
sed gxi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaux ni.
11
Ne restis memoro pri la antauxuloj; kaj ankaux pri la
posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro cxe tiuj, kiuj estos
poste.
12
Mi, Predikanto, estis regxo super Izrael en Jerusalem.
13
Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la sagxo
cxion, kio farigxas sub la cxielo: cxi tiun malfacilan
okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per
gxi.
14
Mi vidis cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kaj jen,
cxio estas vantajxo kaj entreprenoj ventaj.
15
Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne
povas kalkuli.
16
Mi meditis kun mia koro tiele: Jen mi kreskigis kaj multigis
en mi sciencon pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en
Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da sagxo kaj scio.
17
Sed kiam mi dedicxis mian koron, por ekkoni la sagxecon kaj
ekkoni la malsagxecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaux
cxi tio estas ventajxo.
18
Cxar cxe multe da sagxeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu
plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.