LA PREDIKANTO
Cxapitro 2
1
Mi diris en mia koro: Lasu, mi elprovos vin per gxojo, kaj
vi gxuu bonon; sed jen ankaux cxi tio estas vantajxo.
2
Pri la rido mi diris: Gxi estas sensencajxo! kaj pri la
gxojo: Kion gxi havigas?
3
Mi sercxis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino,
kaj, dum mia koro min gvidas per sagxeco, sekvi ankaux
malsagxecon, gxis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj,
kion ili povus fari sub la cxielo en la kalkulitaj tagoj de
sia vivo.
4
Mi entreprenis grandajn farojn: mi konstruis al mi domojn,
mi plantis al mi vinberejojn;
5
mi arangxis al mi gxardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en
ili cxiafruktajn arbojn;
6
mi arangxis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn,
kiuj kreskigas arbojn;
7
mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi
havis; ankaux da bruto granda kaj malgranda mi havis pli
multe, ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem;
8
mi kolektis al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de
regxoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj
kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn
amantinojn.
9
Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis cxion pli ol cxiuj, kiuj
estis antaux mi en Jerusalem, kaj mia sagxeco restis kun mi.
10
Kaj cxion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili;
mi fortenis mian koron de nenia gxojo, cxar mia koro gxojis
pri cxiuj miaj laboroj; kaj cxi tio estis mia rekompenco por
cxiuj miaj laboroj.
11
Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj
cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin: kaj jen,
cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de
ili sub la suno.
12
Kaj mi turnis min, por rigardi sagxecon kaj malsagxecon kaj
sensencecon; cxar kion povas fari homo, venonta post regxo,
en komparo kun tio, kion tiu jam antaux longe faris?
13
Kaj mi vidis, ke havas superecon la sagxeco antaux la
malsagxeco, kiel havas superecon lumo antaux mallumo.
14
La sagxulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsagxulo
iras en mallumo; sed mi ankaux eksciis, ke unu sorto atingas
ilin cxiujn.
15
Kaj mi diris en mia koro: Ankaux min atingos tia sama sorto,
kiel la malsagxulon; por kio do mi estis pli sagxa? Kaj mi
diris en mia koro, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.
16
Cxar pri la sagxulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel
pri la malsagxulo; en la tempoj estontaj cxio estos
forgesita. Kaj ho ve, mortas sagxulo egale kiel malsagxulo!
17
Kaj mi ekmalamis la vivon; cxar abomenindaj estas por mi la
faroj, kiuj farigxas sub la suno, cxar cxio estas vantajxo
kaj ventajxo.
18
Kaj mi ekmalamis cxiun laboron, kiun mi laboris sub la suno;
cxar mi devos lasi gxin al homo, kiu estos post mi.
19
Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu
ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis
mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo.
20
Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro,
kiun mi laboris sub la suno.
21
Cxar ofte oni vidas homon, kiu laboras en sagxo, scienco,
kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu
ne laboris por gxi; cxi tio ankaux estas vantajxo kaj granda
malbono.
22
Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la
zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?
23
Cxar cxiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas
maltrankvileco; ecx en la nokto ne trankviligxas lia koro;
ankaux cxi tio estas vantajxo.
24
Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki
kaj igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux
pri cxi tio mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio.
25
Cxar kiu povas mangxi, kaj kiu povas gxui, sen Li?
26
Cxar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj
scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon
amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas
bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.