LA PREDIKANTO
Cxapitro 3
1
Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu
afero sub la suno;
2
estas tempo por naskigxi, kaj tempo por morti; estas tempo
por planti, kaj tempo por elsxiri la plantitajxon;
3
estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo
por detrui, kaj tempo por konstrui;
4
estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por
gxemi, kaj tempo por danci;
5
estas tempo por disjxeti sxtonojn, kaj tempo por kolekti
sxtonojn; estas tempo por cxirkauxbraki, kaj tempo por
foriri de cxirkauxbrakado;
6
estas tempo por sercxi, kaj tempo por perdi; estas tempo por
konservi, kaj tempo por forjxeti;
7
estas tempo por dissxiri, kaj tempo por kunkudri; estas
tempo por silenti, kaj tempo por paroli;
8
estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por
milito, kaj tempo por paco.
9
Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?
10
Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke
ili turmentigxu per gxi.
11
Cxion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li
enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni
la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.
12
Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj
fari bonon en sia vivo.
13
Kaj se homo mangxas kaj trinkas kaj gxuas bonon de sia tuta
laborado, tio estas dono de Dio.
14
Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni
nenion povas aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni;
kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu.
15
Kio farigxis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas
farigxonta, tio antaux longe jam estis, kaj Dio revokas
pasintajxon.
16
Ankoraux mi vidis sub la suno: en la loko de jugxo, ke tie
estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.
17
Mi diris en mia koro: Piulon kaj malpiulon jugxos Dio; cxar
estas tempo por cxiu afero, kaj por cxio, kio farigxas tie.
18
Mi diris en mia koro: Cxi tio estas pri la homidoj, ke Dio
ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si
mem.
19
Cxar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto
egala: kiel cxi tiuj mortas, tiel mortas ankaux tiuj, kaj
sama spirito estas en cxiuj; kaj supereco de homo kontraux
bruto ne ekzistas, cxar cxio estas vantajxo.
20
Cxiuj iras al unu loko: cxiuj farigxis el polvo, kaj cxiuj
refarigxos polvo.
21
Kiu scias, cxu la spirito de homidoj levigxas supren, kaj
cxu la spirito de bruto mallevigxas malsupren en la teron?
22
Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo gxuu
plezuron de siaj faroj, cxar tia estas lia sorto; cxar kiu
alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?