JESAJA
Cxapitro 1
1
Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj
Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Ahxaz, kaj Hxizkija,
regxoj de Judujo.
2
Auxskultu, ho cxielo, kaj atentu, ho tero, cxar parolas la
Eternulo: Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis
Min.
3
Bovo konas sian acxetinton, kaj azeno la mangxujon de sia
mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.
4
Ve al la popolo peka, al la gento sxargxita de malbonagoj,
al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la
Eternulon, ili malsxatis la Sanktulon de Izrael, ili
forturnigxis malantauxen.
5
Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon?
la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.
6
De la plando de la piedo gxis la kapo estas en gxi nenio
sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj
ne estas purigitaj, nek cxirkauxligitaj, nek moligitaj per
oleo.
7
Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per
fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj
dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj.
8
Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinbergxardeno,
kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo siegxata.
9
Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, ni farigxus
preskaux kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.
10
Auxskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu
la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!
11
Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la
Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de
la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj
sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.
12
Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas
tion de viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton?
13
Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas
abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon
de kunvenoj Mi ne toleras--krimo kaj sankta kunveno!
14
Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili
farigxis por mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin.
15
Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn
okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj
manoj estas plenaj de sango.
16
Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj
antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi.
17
Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston
al orfo, defendu aferon de vidvino.
18
Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la
Eternulo: se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos
blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili
farigxos kiel lano.
19
Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonajxon de
la tero;
20
sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; cxar
tiel diris la busxo de la Eternulo.
21
Kiamaniere la fidela urbo farigxis malcxastulino! gxi estis
plena de justeco, virto en gxi logxis, sed nun mortigistoj.
22
Via argxento farigxis skorio, via vino miksigxis kun akvo.
23
Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de sxtelistoj; ili
cxiuj amas donacojn kaj cxasas profiton; al orfo ili ne
donas juston, kaj la jugxa plendo de vidvino ne atingas
ilin.
24
Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo
de Izrael: Ho ve, Mi konsolos vin sur Miaj kontrauxuloj, kaj
Mi vengxos al Miaj malamikoj.
25
Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian
skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon.
26
Kaj Mi restarigos viajn jugxistojn, kiel antauxe, kaj viajn
konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin
urbo de virto, civito fidela.
27
Cion elacxetigxos per justeco, kaj gxiaj revenintoj per
virto.
28
La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de
la Eternulo ekstermigxos.
29
Cxar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi
amis, kaj vi estos hontigitaj pro la gxardenoj, kiujn vi
elektis.
30
Cxar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj
kiel gxardeno, kiu ne havas akvon.
31
Kaj la fortulo farigxos kiel stupo, kaj lia laboro kiel
fajrero; kaj ambaux brulos, kaj neniu estingos.