JESAJA
Cxapitro 2
1
Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj
Jerusalem.
2
Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo
staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol
cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi cxiuj nacioj.
3
Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur
la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por
ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo;
cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo
el Jerusalem.
4
Kaj Li jugxos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj
popoloj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el
siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux
nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
5
Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la
Eternulo.
6
Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, cxar ili
pli plenigxis ol antauxe kaj ili sorcxas kiel la Filisxtoj
kaj aligxis al infanoj de aligentuloj.
7
Kaj ilia lando plenigxis de argxento kaj oro, kaj senfinaj
estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando plenigxis de cxevaloj,
kaj sennombraj estas iliaj cxaroj.
8
Kaj ilia lando plenigxis de idoloj; ili adorklinigxas al la
faritajxo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.
9
Kaj klinigxis la homo, kaj malaltigxis la viro; kaj Vi ne
pardonos ilin.
10
Eniru en rokon kaj kasxu vin en la tero, pro timo antaux la
Eternulo kaj antaux la majesto de Lia grandeco.
11
La fieraj okuloj de homo mallevigxos, kaj la altaj homoj
estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu
tago.
12
Cxar la tago de la Eternulo Cebaot estos super cxio
malhumila kaj alta kaj super cxio aroganta, kiu estos
malaltigita;
13
kaj super cxiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj,
kaj super cxiuj kverkoj de Basxan;
14
kaj super cxiuj altaj montoj, kaj super cxiuj levigxintaj
montetoj;
15
kaj super cxiu alta turo, kaj super cxiu fortikigita muro;
16
kaj super cxiuj sxipoj de Tarsxisx, kaj super cxiuj
belaspektajxoj.
17
Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj
estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu
tago.
18
La idoloj estos tute neniigitaj.
19
Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn
de la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia
majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la
teron.
20
En tiu tago la homo jxetos al la talpoj kaj vespertoj siajn
argxentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por
adorado;
21
por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de sxtonegoj,
pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco,
kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.
22
Cxesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj;
cxar kion li valoras?