JEREMIA
Cxapitro 1
1
Paroloj de Jeremia, filo de Hxilkija, el la pastroj, kiuj
estis en Anatot, en la lando de Benjamen;
2
al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de
Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, en la dek-tria jaro
de lia regxado,
3
kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Josxija, regxo
de Judujo, gxis la fino de la dek-unua jaro de Cidkija, filo
de Josxija, regxo de Judujo, gxis la forkonduko de la
Jerusalemanoj en la kvina monato.
4
Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
5
Antaux ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj
antaux ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris
vin profeto por la popoloj.
6
Mi diris: Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias
paroli, cxar mi estas juna.
7
Sed la Eternulo diris al mi: Ne diru, ke vi estas juna; sed
cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion, kion Mi ordonos
al vi, parolu.
8
Ne timu ilin; cxar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la
Eternulo.
9
Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektusxis mian busxon,
kaj la Eternulo diris al mi: Jen Mi enmetis Miajn vortojn en
vian busxon.
10
Vidu, Mi starigas vin hodiaux super la popoloj kaj super la
regnoj, por elsxiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por
konstrui kaj planti.
11
Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi
vidas, Jeremia? Kaj mi diris: Mi vidas bastonon
maldormantan.
12
Kaj la Eternulo diris al mi: Vi vidis bone; cxar Mi
maldormos pri Mia vorto, por plenumi gxin.
13
Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
Kion vi vidas? Kaj mi diris: Mi vidas flame bolantan poton,
kaj gxi rigardas de norde.
14
Kaj la Eternulo diris al mi: De norde venos la malfelicxo
sur cxiujn logxantojn de la lando.
15
Cxar jen Mi alvokos cxiujn gentojn de la nordaj regnoj,
diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos cxiu sian
tronon antaux la pordegoj de Jerusalem kaj cxirkaux gxiaj
muregoj kaj antaux cxiuj urboj de Judujo.
16
Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro cxiuj iliaj
malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al
aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux la faritajxo de siaj
manoj.
17
Kaj vi zonu viajn lumbojn, levigxu, kaj diru al ili cxion,
kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaux ili, por ke Mi ne
tremigu vin antaux ili.
18
Jen Mi faras vin hodiaux fortikigita urbo, fera kolono, kaj
kupraj muroj en la tuta lando, kontraux la regxoj de Judujo,
kontraux gxiaj princoj, kontraux gxiaj pastroj, kaj kontraux
la popolo de la lando.
19
Ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas
kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.