JEREMIA
Cxapitro 3
1
Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de
li kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al
sxi denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi
malcxastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la
Eternulo.
2
Levu viajn okulojn al la altajxoj, kaj rigardu; kie vi ne
adultis? Cxe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la
dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malcxastado kaj
malbonagoj.
3
Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne
aperis; sed vi havas frunton de malcxastistino, vi ne plu
volas honti.
4
Tamen vi kriis al Mi: Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco!
5
cxu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por cxiam?
Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj
kontrauxstaras.
6
La Eternulo diris al mi en la tempo de la regxo Josxija: Cxu
vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? sxi iris sur cxiun
altan monton kaj sub cxiun verdan arbon kaj tie malcxastis.
7
Kaj post kiam sxi faris cxion cxi tion, Mi diris: Revenu al
Mi; sed sxi ne revenis. Kaj tion vidis sxia perfidema
fratino Judujo.
8
Mi vidis cxiujn adultajxojn de la defalinta Izrael, kaj Mi
forpelis sxin kaj donis al sxi eksedzigan leteron; tamen ne
ektimis sxia perfidema fratino Judujo, sed sxi iris kaj
ankaux malcxastis.
9
Kaj de la bruo de sxia malcxastado malpurigxis la lando, kaj
sxi adultis kun sxtono kaj kun ligno.
10
Kaj malgraux cxio sxia perfidema fratino Judujo revenis al
Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la
Eternulo.
11
Kaj la Eternulo diris al mi: La defalinta Izrael estas
piulino en komparo kun la perfidema Judujo.
12
Iru, kaj proklamu cxi tiujn vortojn norden, kaj diru:
Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos
de vi Mian vizagxon, cxar Mi estas kompatema, diras la
Eternulo, Mi ne koleros eterne.
13
Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo,
via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj
Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo.
14
Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, cxar Mi estas
via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el
tribo kaj venigos vin en Cionon.
15
Kaj Mi donos al vi pasxtistojn laux Mia koro, kiuj pasxtos
vin kun sciado kaj sagxeco.
16
Kaj kiam vi kreskos kaj multigxos en la lando en tiu tempo,
diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de
interligo de la Eternulo; gxi ne venos en la koron, oni ne
rememoros gxin, oni ne sercxos gxin, oni ne faros gxin
denove.
17
En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo, kaj
tie kolektigxos cxiuj popoloj en la nomo de la Eternulo, en
Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona
koro.
18
En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael,
kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi
donis kiel heredajxon al viaj patroj.
19
Mi diris: Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj
donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon
inter multe da popoloj? Kaj Mi diris: Vi nomos Min patro,
kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.
20
Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis
Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo.
21
Vocxo estas auxdata sur la altajxoj, plenda plorado de la
filoj de Izrael, cxar ili malvirtigis sian vojon, forgesis
la Eternulon, sian Dion.
22
Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen
ni venis al Vi, cxar Vi estas la Eternulo, nia Dio.
23
Vere, mensogo estis en la altajxoj, en la multo da montoj;
nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael.
24
La hontindajxo formangxis la penadon de niaj patroj de post
nia juneco: iliajn sxafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn,
kaj iliajn filinojn.
25
Ni kusxu en nia abomenindajxo, kaj nia hontindajxo nin
kovru; cxar kontraux la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj
niaj patroj, de nia juneco gxis la nuna tago, kaj ni ne
auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio.