PLORKANTO DE JEREMIA
Cxapitro 1
1
Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma!
La estrino de la nacioj farigxis kiel vidvino,
La princino de landoj farigxis tributulino!
2
Sencxese sxi ploras en la nokto, kaj sxiaj larmoj estas
sur sxiaj vangoj;
Sxi havas neniun konsolanton inter cxiuj siaj amintoj,
Cxiuj sxiaj amikoj sxin perfidis, farigxis sxiaj
malamikoj.
3
Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado;
Li eklogxis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon;
Cxiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj
lokoj.
4
La vojoj de Cion estas malgxojaj, cxar neniu iras al
festoj;
Cxiuj gxiaj pordegoj dezertigxis, gxiaj pastroj gxemas;
Gxiaj virgulinoj ploras, kaj al gxi mem estas tre
maldolcxe.
5
Gxiaj kontrauxuloj farigxis cxefoj, gxiaj malamikoj
gxuas bonstaton;
Cxar la Eternulo jxetis sur gxin mizeron pro la multo
de gxiaj malbonagoj;
Gxiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la
malamiko.
6
Forigxis de la filino de Cion sxia tuta beleco;
Sxiaj princoj farigxis kiel cervoj, kiuj ne trovas
pasxtejon,
Kaj ili iras senforte antaux la pelanto.
7
En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem
rememoras cxiujn cxarmajxojn, kiujn sxi havis en
la tempoj pasintaj;
Dume nun sxia popolo enfalis en la manon de premanto,
kaj neniu sxin helpas,
La malamikoj sxin rigardas kaj ridas pri sxia ruinigxo.
8
Pekis, pekis Jerusalem, tial sxi farigxis kiel
hontindulino;
Cxiuj, kiuj sxin estimis, nun malestimas sxin, cxar ili
vidas sxian malhonoron;
Kaj sxi mem gxemas kaj turnas sin malantauxen.
9
Sxia malpurajxo estas sur la rando de sxia vesto; sxi
ne pensis pri sia estonteco;
Tial sxi terure malaltigxis, kaj sxi havas neniun
konsolanton;
Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, cxar la malamiko
forte fieras.
10
La malamiko etendis sian manon sur cxiujn sxiajn
grandvalorajxojn;
Sxi vidas, kiel en sxian sanktejon eniras nacioj,
Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.
11
Sxia tuta popolo gxemas, ili sercxas panon,
Ili fordonas siajn grandvalorajxojn pro mangxajxo, por
revigligi sian animon:
Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi
farigxis!
12
Ho vi, cxiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj
vidu,
Cxu ekzistas sufero simila al mia sufero,
Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo jxetis sur min en
la tago de Lia flama kolero.
13
De supre Li jxetis fajron en miajn ostojn, kaj gxi
ekregis en ili;
Li etendis reton antaux miaj piedoj, renversis min
malantauxen;
Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.
14
Kunplektigxis per Lia mano la jugxo de miaj pekoj;
Ili kunplektigxis, suriris sur mian kolon; Li faligis
mian forton;
La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi
ne povas levigxi.
15
La Sinjoro dispremis per la piedoj cxiujn miajn
fortulojn interne de mi;
Li kunvokis festan kunvenon kontraux min, por disbati
miajn junulojn;
Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-
filinon de Jehuda.
16
Pro tio mi ploras kaj miaj ambaux okuloj abunde fluigas
akvon;
Cxar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus
revigligi mian animon;
Miaj infanoj pereis, cxar la malamiko venkis.
17
Cion etendas siajn manojn, sed gxi ne trovas
konsolanton;
La Eternulo vokis kontraux Jakobon liajn malamikojn de
cxiuj flankoj;
Jerusalem farigxis inter ili kiel hontindulino.
18
Justa Li estas, la Eternulo, cxar mi malobeis Liajn
vortojn.
Auxskultu, ho cxiuj popoloj, kaj rigardu mian
suferadon:
Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.
19
Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis;
Miaj pastroj kaj miaj plejagxuloj estas mortantaj en la
urbo,
Ili sercxas por si panon, por revigligi sian animon.
20
Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas!
Miaj internajxoj sxvelis, mia koro renversigxis en mi,
cxar mi forte malobeis.
Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la
morto.
21
Oni auxdas, kiel mi gxemas, sed neniu min konsolas;
Cxiuj miaj malamikoj auxdis pri mia malfelicxo, kaj
ekgxojis, cxar Vi tion faris;
Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili farigxu
kiel mi.
22
Ilia tuta malboneco venu antaux Vin;
Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro cxiuj
miaj pekoj;
Cxar granda estas mia gxemado, kaj mia koro doloras.