PLORKANTO DE JEREMIA
Cxapitro 2
1
Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la
filinon de Cion!
De la cxielo sur la teron Li jxetegis la belecon de
Izrael,
Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia
kolero.
2
Senindulge ekstermis la Sinjoro cxiujn logxejojn de
Jakob;
Li detruis en Sia kolero la fortikajxojn de la filino
de Jehuda, alniveligis ilin al la tero;
Li frapis la regnon kaj gxiajn regantojn.
3
En flama kolero Li rompis cxiujn kornojn de Izrael;
Li tiris Sian dekstran manon malantauxen, kiam venis la
malamiko;
Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaux flamantan fajron,
kiu ekstermas cxion cxirkauxe.
4
Li strecxis Sian pafarkon kiel malamiko, direktis Sian
dekstran manon kiel atakanto,
Kaj mortigis cxion, kio estis cxarma por la okuloj;
En la tendo de la filino de Cion Li elversxis Sian
koleron kiel fajron.
5
La Sinjoro farigxis kiel malamiko,
Li ekstermis Izraelon, ekstermis cxiujn liajn palacojn,
detruis liajn fortikajxojn;
Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado
kaj gxemado.
6
Kiel gxardenon Li ruinigis lian tendon, detruis lian
kunvenejon;
La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton,
Kaj forpusxis en la indigno de Sia kolero regxon kaj
pastron.
7
La Sinjoro forlasis Sian altaron, abomenis Sian
sanktejon,
Transdonis en la manojn de malamikoj la murojn de gxiaj
palacoj;
Ili faris bruon en la domo de la Eternulo kiel en tago
de festo.
8
La Eternulo decidis ekstermi la muregon de la filino de
Cion;
Li eltiris la mezursxnuron, ne detenis Sian manon de
ekstermado;
Li funebrigis la fortikajxon kaj muregon, ambaux havas
nun mizeran aspekton.
9
Enprofundigxis en la teron gxiaj pordegoj; Li detruis
kaj rompis gxiajn riglilojn;
Gxia regxo kaj gxiaj princoj estas inter la nacioj;
La legxoj jam ne ekzistas, kaj gxiaj profetoj ne plu
ricevas vizion de la Eternulo.
10
Silente sidas sur la tero la plejagxuloj de la filino
de Cion;
Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakajxo;
Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de
Jerusalem.
11
Konsumigxis de larmoj miaj okuloj, sxvelis miaj
internajxoj,
Elversxigxis sur la teron mia hepato, pro la pereo de
la filino de mia popolo,
Kiam infanoj kaj sucxinfanoj senfortigxis de malsato
sur la stratoj de la urbo.
12
Al siaj patrinoj ili diris: Kie estas pano kaj vino?
Ili falis kiel vunditaj sur la stratoj de la urbo,
Kaj eligis sian animon sur la brusto de siaj patrinoj.
13
Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari
vin, ho filino de Jerusalem?
Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho
virgulino-filino de Cion?
Cxar granda kiel la maro estas via malfelicxo; kiu vin
resanigos?
14
Viaj profetoj profetis al vi malverajxon kaj
sensencajxon,
Kaj ne montris al vi viajn malbonagojn, por antauxgardi
vin kontraux kaptiteco;
Ili predikis al vi viziojn malverajn, kiuj alportis al
vi elpelon.
15
Kunfrapas pri vi siajn manojn cxiuj preterirantoj;
Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de
Jerusalem, dirante:
Cxu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektajxo de
beleco, gxojo de la tuta tero?
16
Malfermegas kontraux vi sian busxon cxiuj viaj
malamikoj;
Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante: Ni
englutis sxin;
Cxi tiun tagon ni atendis, ni gxin atingis, ni gxin
vidas.
17
La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis;
Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaux longa
tempo;
Li detruis senindulge, Li gxojigis pri vi la malamikon,
Li altigis la kornon de viaj kontrauxuloj.
18
Ilia koro krias al la Sinjoro:
Ho murego de la filino de Cion, versxu larmojn kiel
torento tage kaj nokte;
Ne ripozu, la pupilo de via okulo ne silentu.
19
Levigxu, ploregu en la nokto en la komenco de cxiu
gardoparto;
Elversxu kiel akvon vian koron antaux la vizagxo de la
Sinjoro;
Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj,
kiuj senfortigxas de malsato en la komenco de
cxiuj stratoj.
20
Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis
tiamaniere!
Cxu ie aliloke mangxis virinoj sian frukton, siajn
dorlotitajn infanojn?
Cxu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro
pastroj kaj profetoj?
21
Surtere sur la stratoj kusxis junuloj kaj maljunuloj;
Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo;
Vi mortigis en la tago de Via kolero, bucxis kaj ne
kompatis.
22
Kiel por festa tago Vi kunvokis de cxirkauxe miajn
terurajn najbarojn,
Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu
savigxis, neniu restis;
Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, cxiujn ekstermis
mia malamiko.