JEHxEZKEL
Cxapitro 1
1
En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato,
kiam mi estis inter la elpatrujigitoj cxe la rivero Kebar,
malfermigxis la cxielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio.
2
En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro
post la elpatrujigo de la regxo Jehojahxin,
3
aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jehxezkel, filo
de Buzi, en la lando Hxaldea, cxe la rivero Kebar, kaj tie
aperis sur li la mano de la Eternulo.
4
Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun
granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis cxirkauxe de
gxi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela
lumo.
5
El la mezo vidigxis bildo de kvar kreitajxoj, kaj ilia
aspekto estis kiel aspekto de homo.
6
Kaj cxiu havis kvar vizagxojn, kaj cxiu el ili havis kvar
flugilojn.
7
Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj
piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura
kupro.
8
Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj cxe iliaj kvar
flankoj; cxiuj kvar havis siajn vizagxojn kaj siajn
flugilojn.
9
Iliaj flugiloj estis kuntusxigxantaj unu kun la alia;
irante, ili sin ne deturnadis, sed cxiu iradis laux la
direkto de sia vizagxo.
10
La aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo homa, kaj
kiel vizagxo leona sur la dekstra flanko de cxiuj kvar, kiel
vizagxo bova sur la maldekstra flanko de cxiuj kvar, kaj
kiel vizagxo agla cxe cxiuj kvar.
11
Iliaj vizagxoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; cxe cxiu
el ili du flugiloj tusxis unu la alian kaj du kovris ilian
korpon.
12
Cxiu iradis laux la direkto de sia vizagxo; kien tiris ilin
la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia
irado.
13
La aspekto de la kreitajxoj estis kiel aspekto de ardantaj
kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torcxoj, irantaj inter
tiuj kreitajxoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro
eliradis fulmoj.
14
Kaj la kreitajxoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj.
15
Rigardante la kreitajxojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud
la kreitajxoj trovigxis po unu rado cxe la kvar vizagxoj.
16
La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel
aspekto de turkiso, cxiuj kvar havis la saman aspekton; ilia
aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaux unu rado
trovigxus en la alia.
17
Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne
deturnadis sin dum la irado.
18
Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de
cxiuj kvar estis plenaj de okuloj cxirkauxe.
19
Kaj kiam la kreitajxoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj
kiam la kreitajxoj levigxis de la tero, levigxadis ankaux la
radoj.
20
Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la
spirito instigis ilin iri, la radoj levigxadis kune kun ili,
cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.
21
Kiam tiuj iris, ili ankaux iradis; kiam tiuj staris, ili
ankaux staris; kiam tiuj levigxis de la tero, la radoj
levigxadis apud ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis
en la radoj.
22
Super la kapoj de la kreitajxoj estis io simila al
firmamento, kvazaux terura kristalo, etendita super iliaj
kapoj supre.
23
Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu
apud la alia; la korpon de cxiu el ili kovris du flugiloj.
24
Mi auxdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel
granda akvo, kiel la vocxo de la Plejpotenculo, granda bruo,
kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj
mallevigxis.
25
Kiam auxdigxis vocxo el super la firmamento, kiu estis super
iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn.
26
Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis
io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj
super la bildo de la trono estis kvazaux bildo de homo,
sidanta sur gxi.
27
Kaj mi vidis kvazaux helegan brilon, kvazaux fajron interne
kaj cxirkauxe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la
bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro
kaj brilon cxirkaux de li.
28
Kiel la aspekto de cxielarko, kiu montrigxas en la nuboj en
la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo
cxirkauxe. Tio estis la aspekto de la majesto de la
Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi jxetis min vizagxaltere,
kaj mi auxdis vocxon de parolanto.