JEHxEZKEL
Cxapitro 2
1
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, starigxu sur viaj
piedoj, kaj Mi parolos al vi.
2
Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis
min sur miaj piedoj; kaj mi auxskultis Tiun, kiu parolis al
mi.
3
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, Mi sendas vin al la
Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili
kaj iliaj patroj perfidis Min gxis la nuna tago.
4
La filoj havas malmolan vizagxon kaj obstinan koron; Mi
sendas vin al ili, por ke vi diru al ili: Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo.
5
Cxu vi auxskultos, cxu ili ne auxskultos (cxar ili estas
domo malobeema), ili almenaux sciu, ke profeto estis inter
ili.
6
Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn
parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi
logxas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne
sentu teruron antaux ilia vizagxo, cxar ili estas domo
malobeema.
7
Kaj diru al ili Miajn vortojn, cxu ili auxskultos aux cxu
ili ne auxskultos, cxar ili estas malobeemaj.
8
Kaj vi, ho filo de homo, auxskultu tion, kion Mi diras al
vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian
busxon, kaj mangxu tion, kion Mi donos al vi.
9
Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en gxi
estas skribrulajxo.
10
Kaj Li disvolvis gxin antaux mi, kaj gxi estis skribkovrita
interne kaj ekstere, kaj sur gxi estis skribitaj lamentoj,
gxemoj, kaj veoj.