DANIEL
Cxapitro 1
1
En la tria jaro de la regxado de Jehojakim, regxo de Judujo,
venis Nebukadnecar, regxo de Babel, al Jerusalem, kaj
eksiegxis gxin.
2
Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, regxon
de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li
venigis ilin en la landon Sxinar, en la domon de sia dio,
kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.
3
Kaj la regxo diris al Asxpenaz, la estro de liaj korteganoj,
ke el la Izraelidoj, el la regxa idaro kaj el la nobelaro,
li venigu
4
knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por cxiu
sagxajxo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi
en la palaco de la regxo, kaj ke oni lernigu al ili la
skribadon kaj la lingvon Hxaldean.
5
Kaj la regxo destinis por ili por cxiu tago mangxajxojn de
la regxa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj
li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finigxo ili
estis komencontaj la servadon antaux la regxo.
6
El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Hxananja,
Misxael, kaj Azarja.
7
La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li
donis al Daniel la nomon Beltsxacar; al Hxananja, Sxadrahx;
al Misxael, Mesxahx; kaj al Azarja, Abed-Nego.
8
Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la
mangxajxoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu
trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu
permesate ne malpurigi sin.
9
Dio donis al Daniel favoron kaj simpation cxe la
korteganestro.
10
Kaj la korteganestro diris al Daniel: Mi timas mian
sinjoron, la regxon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas
mangxi kaj trinki; sed li vidos, ke viaj vizagxoj estas
malpli grasaj, ol cxe aliaj knaboj, viaj samagxuloj, tiam vi
farus mian kapon kulpa antaux la regxo.
11
Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro
komisiis Danielon, Hxananjan, Misxaelon, kaj Azarjan:
12
Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni
donadu al ni por mangxi legomojn, kaj por trinki akvon;
13
poste montrigxu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la
knaboj, kiuj mangxas la mangxajxon de la regxo; kaj poste
agu kun viaj servantoj laux tio, kion vi vidos.
14
Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj.
15
Post paso de la dek tagoj montrigxis, ke ili estas pli
bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol cxiuj knaboj, kiuj mangxis
la mangxajxon de la regxo.
16
Tia la inspektisto forportadis ilian mangxajxon, kaj la
vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al
ili legomojn.
17
Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj
komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo, kaj Daniel
estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.
18
Kiam pasis la tempo, kiun la regxo difinis por ilia venigo,
la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.
19
La regxo parolis kun ili, kaj el ili cxiuj trovigxis neniu
egala al Daniel, Hxananja, Misxael, kaj Azarja. Kaj ili
komencis servadi antaux la regxo.
20
Kaj koncerne cxiujn aferojn de sagxo kaj scio, pri kiuj la
regxo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli sagxaj, ol
cxiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta
regno.
21
Daniel estis tie gxis la unua jaro de la regxo Ciro.