DANIEL
Cxapitro 2
1
En la dua jaro de la regxado de Nebukadnecar aperis al
Nebukadnecar songxoj; kaj konfuzigxis lia spirito, kaj li ne
povis dormi.
2
Kaj la regxo ordonis alvoki la astrologojn, magiistojn,
sorcxistojn, kaj Hxaldeojn, por ke ili diru al la regxo
liajn songxojn. Kaj ili venis kaj starigxis antaux la
regxo.
3
Kaj la regxo diris al ili: Mi havis songxon, kaj mia spirito
maltrankviligxis, dezirante scii, kio estis tiu songxo.
4
La Hxaldeoj respondis al la regxo en la lingvo Siria: Ho
regxo, vivu eterne! diru la songxon al viaj servantoj, kaj
ni klarigos gxian signifon.
5
Sed la regxo respondis kaj diris al la Hxaldeoj: La enhavon
mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la songxon kaj
gxian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj
estos ruinigitaj.
6
Sed se vi rakontos al mi la songxon kaj gxian signifon, vi
ricevos de mi donacojn, rekompencon, kaj grandan honoron.
Tial diru al mi la songxon kaj gxian signifon.
7
Ili denove respondis: La regxo diru sian songxon al siaj
servantoj, kaj ni klarigos gxian signifon.
8
La regxo diris: Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon,
cxar vi vidas, ke la afero malaperis el mia memoro.
9
Se vi ne diros al mi la songxon, tio montros, ke vi havas
unu intencon: vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj
sentauxgan respondon, gxis la tempo pasos. Tial rakontu al
mi la songxon, tiam mi konvinkigxos, ke vi povas klarigi al
mi ankaux gxian signifon.
10
La Hxaldeoj respondis al la regxo kaj diris: Ne ekzistas sur
la tero tia homo, kiu povus plenumi la deziron de la regxo;
tial neniu regxo, kiel ajn granda kaj potenca li estus,
postulis iam similan respondon de iu astrologo, magiisto,
aux Hxaldeo;
11
la afero, kiun la regxo postulas, estas tiel eksterordinara,
ke neniu povas tion plenumi al la regxo, krom la dioj, kiuj
ne vivas inter karnuloj.
12
Tiam la regxo forte indignis kaj koleris, kaj ordonis
pereigi cxiujn sagxulojn de Babel.
13
Kiam la dekreto eliris, oni komencis la mortigadon de la
sagxuloj, kaj oni volis mortigi ankaux Danielon kaj liajn
kamaradojn.
14
Tiam Daniel faris sagxan kaj prudentan rediron al Arjohx, la
estro de la regxaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi
la sagxulojn de Babel;
15
li demandis Arjohxon, la potenculon de la regxo, dirante:
Pro kio eliris de la regxo tia severa ordono? Tiam Arjohx
rakontis al Daniel la tutan aferon.
16
Daniel iris kaj petis la regxon, ke li donu al li templimon,
kaj li prezentos al la regxo la klarigon.
17
Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al
siaj kamaradoj Hxananja, Misxael, kaj Azarja,
18
por ke ili petegu la kompateman Dion de la cxielo malkasxi
tiun kasxitan aferon, por ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne
pereu kun la aliaj sagxuloj de Babel.
19
Kaj tiam la kasxitajxo malkasxigxis al Daniel en nokta
vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la cxielo.
20
Kaj Daniel ekparolis, kaj diris: Estu benata la nomo de Dio
de eterne gxis eterne; cxar al Li apartenas sagxo kaj forto;
21
Li sxangxas la tempojn kaj jarojn; Li faligas regxojn kaj
starigas regxojn; Li donas sagxon al la sagxuloj kaj
prudenton al la prudentuloj;
22
Li malkasxas la profundajxon kaj kasxitajxon; Li scias, kio
estas en la mallumo, kaj lumo estas en Li.
23
Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; cxar Vi
donis al mi sagxon kaj forton, kaj malkasxis al mi tion, pri
kio ni Vin petis; cxar Vi malkasxis al ni la aferon de la
regxo.
24
Poste Daniel iris al Arjohx, al kiu la regxo komisiis
mortigi la sagxulojn de Babel; li venis, kaj diris al li
tiel: Ne mortigu la sagxulojn de Babel, konduku min al la
regxo, kaj mi diros al la regxo la klarigon.
25
Tiam Arjohx tuj enkondukis Danielon al la regxo, kaj diris
al cxi tiu tiele: Inter la translogxigitaj filoj de Judujo
mi trovis homon, kiu povas doni al la regxo klarigon.
26
Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al Daniel, kies nomo
estis nun Beltsxacar: Cxu vi povas sciigi al mi la songxon,
kiun mi vidis, kaj gxian signifon?
27
Daniel respondis al la regxo kaj diris: La kasxitajxon, pri
kiu la regxo demandas, ne povas malkasxi al la regxo la
sagxuloj, nek la sorcxistoj, nek la astrologoj, nek la
divenistoj;
28
sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon; Li
malkasxis al la regxo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo
estonta. Via songxo kaj la vizioj de via kapo sur via lito
estis jenaj:
29
vi, ho regxo, meditis sur via lito pri tio, kio estos poste;
kaj la Malkasxanto de kasxitajxoj montris al vi, kio estos.
30
Kaj al mi tiu kasxitajxo malkasxigxis ne pro tio, ke mi
kvazaux estus pli sagxa ol cxiuj vivantoj, sed por tio, ke
la regxo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via
koro.
31
Vi, ho regxo, havis vizion: jen staris granda statuo;
grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo gxi
staris antaux vi, kaj gxia aspekto estis terura.
32
La kapo de tiu statuo estis el pura oro; gxiaj brusto kaj
manoj estis el argxento, la ventro kaj femuroj el kupro;
33
gxiaj kruroj estis el fero, gxiaj piedoj estis parte el
fero, parte el argilo.
34
Vi vidis poste, ke sxtono desxirigxis sen ago de ia mano,
frapis la statuon, gxiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj
frakasis ilin.
35
Tiam cxio kune frakasigxis: la fero, argilo, kupro,
argxento, kaj oro farigxis kiel grenventumajxo sur somera
drasxejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis
postesigno post ili; sed la sxtono, kiu frakasis la statuon,
farigxis granda monto kaj plenigis la tutan teron.
36
Tio estas la songxo. Nun mi diros al la regxo la signifon.
37
Vi, ho regxo, estas regxo super regxoj, al kiu Dio de la
cxielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron;
38
kaj cxie, kie ajn logxas homoj, Li transdonis en viajn
manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo,
kaj faris vin reganto super ili cxiuj. Vi estas la ora
kapo.
39
Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraux
tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero.
40
La kvara regno estos malmola, kiel fero; cxar kiel fero
disbatas kaj frakasas cxion, tiel ankaux gxi, simile al
cxiofrakasanta fero, disbatados kaj frakasados.
41
Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el
potargilo kaj parte el fero--tio estos regno de miksita
konsisto, kaj gxi enhavos parte la malmolecon de fero, cxar
vi vidis feron miksitan kun potargilo.
42
Sed kiel la fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte
el argilo, tiel ankaux la regno estos parte fortika, parte
rompebla.
43
Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas,
ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandigxos
inter si, kiel fero ne kunfandigxas kun argilo.
44
Sed en la tempo de tiuj regxoj Dio de la cxielo starigos
regnon, kiu neniam detruigxos, kaj gxia regxado ne transiros
al alia popolo; gxi frakasos kaj detruos cxiujn regnojn, sed
gxi mem staros eterne.
45
Vi vidis, ke sxtono sen ia mano desxirigxis de monto, kaj
frakasis feron, kupron, argilon, argxenton, kaj oron; la
granda Dio montris al la regxo, kio estos poste. Tia estas
precize la songxo kaj gxia gxusta klarigo.
46
Tiam la regxo Nebukadnecar jxetis sin vizagxaltere kaj
adorklinigxis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn
kaj bonodorajn incensojn.
47
La regxo ekparolis al Daniel, kaj diris: Vere, via Dio estas
Dio de la dioj kaj Reganto de la regxoj, malkasxanta
kasxitajxojn, kaj tial vi povis malkasxi tiun kasxitajxon.
48
Tiam la regxo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj
ricxajn donacojn, kaj faris lin reganto super la tuta lando
de Babel kaj cxefo super cxiuj sagxuloj de Babel.
49
Daniel petis la regxon, kaj cxi tiu starigis Sxadrahxon,
Mesxahxon, kaj Abed-Negon super la aferoj de la lando
Babela; kaj Daniel mem restis cxe la kortego de la regxo.