HOSxEA
Cxapitro 2
1
Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn
Kompatataj.
2
Havu jugxon kontraux via patrino, havu jugxon, cxar sxi ne
estas Mia edzino, kaj Mi ne estas sxia edzo; sxi forigu la
malcxastecon de sia vizagxo kaj la adultemecon de siaj
mamoj,
3
por ke Mi ne senvestigu sxin gxis nudeco, kaj ne prezentu
sxin tia, kia sxi estis en la tago de sia naskigxo, ke Mi ne
faru sxin kiel dezerto, ne faru sxin kiel tero senakva, kaj
ne mortigu sxin per soifo.
4
Ankaux sxiajn infanojn Mi ne kompatus, cxar ili estas
infanoj de malcxasto;
5
cxar ilia patrino malcxastis, ilia naskintino malhonoris
sin; cxar sxi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al
mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanajxojn kaj miajn
linajxojn, mian oleon kaj miajn drinkajxojn.
6
Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi cxirkauxbaros
sxin, ke sxi ne trovos siajn vojojn.
7
Sxi postkuros siajn amistojn, sed sxi ne kuratingos ilin;
sxi sercxos ilin, sed ne trovos; kaj sxi diros: Mi iros
returne al mia unua edzo, cxar pli bone estis al mi tiam, ol
nun.
8
Kaj sxi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al sxi panon
kaj moston kaj oleon, Mi donis al sxi multe da argxento kaj
oro, kiun ili uzis por Baal.
9
Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe,
Mi forprenos Mian lanajxon kaj Mian linajxon, per kiu sxi
kovris sian nudecon.
10
Kaj nun Mi malkasxos sxian hontindajxon antaux la okuloj de
sxiaj amistoj, kaj neniu savos sxin el Mia mano.
11
Mi cxesigos cxian sxian gajecon, sxiajn festojn,
monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj cxiujn sxiajn solenajn
kunvenojn.
12
Mi dezertigos sxiajn vinbertrunkojn kaj sxiajn figarbojn,
pri kiuj sxi diras: Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj
amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo
ilin mangxos.
13
Mi punos sxin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj sxi
incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj
cxirkauxkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min sxi
forgesis, diras la Eternulo.
14
Tial jen Mi allogos sxin, kondukos sxin en dezerton, kaj
parolos al sxi agrablajn vortojn;
15
kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn el tie, kaj la
valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj tie sxi
kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo
de sia elirado el la lando Egipta.
16
En tiu tempo, diras la Eternulo, sxi nomos min: Mia edzo;
sxi ne plu nomos Min: Mia mastro.
17
Mi forigos de sxia busxo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne
plu rememoros ilin laux ilia nomo.
18
Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj
de la kampo, kun la birdoj de la cxielo, kaj kun la
rampajxoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi
ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi
eksterdangxere.
19
Mi fiancxigxos kun vi por cxiam, Mi fiancxigxos kun vi en
vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.
20
Mi fiancxigxos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la
Eternulon.
21
En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la
cxielon, kaj gxi favoros la teron;
22
kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj cxi
tiuj favoros Jizreelon.
23
Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos
la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi
diros: Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros: Vi estas mia Dio.