HOSxEA
Cxapitro 3
1
Kaj la Eternulo diris al mi plue: Iru, kaj komencu amajxon
kun virino, kiun amas sxia edzo, sed kiu adultas, simile al
tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas
sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.
2
Kaj mi akiris sxin al mi per dek kvin argxentaj moneroj kaj
hxomero kaj duono da hordeo.
3
Kaj mi diris al sxi: Longan tempon restu cxe mi; ne
malcxastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos
kun vi.
4
Cxar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen regxo, sen
estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj
dioj;
5
poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon,
sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la
Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.