JOEL
Cxapitro 2
1
Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta
monto; ektremu cxiuj logxantoj de la lando; cxar venas la
tago de la Eternulo, gxi estas jam proksima;
2
tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo;
simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj
popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun,
kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn
generacio.
3
Antaux gxi ekstermas fajro, kaj post gxi bruligas flamo;
antaux gxi la lando estas kiel la Edena gxardeno, kaj post
gxi absoluta dezerto; kaj neniu savigxos de gxi.
4
Ili aspektas kiel cxevaloj, ili kuras kiel rajdantoj.
5
Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj cxaroj, kiel krakado
de fajro, kiam gxi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca,
pretigxinta por batalo.
6
Popoloj tremas antaux gxi, cxiuj vizagxoj paligxas.
7
Kiel herooj ili kuras, kiel kuragxaj batalistoj ili grimpas
sur la muregon; cxiu iras sian vojon, ne foreraras de sia
vojo.
8
Unu alian ne pusxas, cxiu iras en sia vico; sur la glavojn
ili sin jxetas, sed restas sendifektaj.
9
Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la
domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel sxtelisto.
10
Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj
la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.
11
Kaj la Eternulo ektondras per Sia vocxo antaux Sia armeo;
cxar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de
Lia vorto estas potencaj; cxar granda kaj tre timinda estos
la tago de la Eternulo; kiu povos gxin elteni?
12
Sed ecx nun ankoraux la Eternulo diras: Returnu vin al Mi
per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj gxemegado;
13
dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la
Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema,
longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon.
14
Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post
Si benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via
Dio.
15
Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan
kunvenon.
16
Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la
maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj
sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el
sub sia baldakeno.
17
Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj
de la Eternulo, kaj ili diru: Indulgu, ho Eternulo, Vian
popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj
ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj: Kie estas
ilia Dio?
18
Tiam la Eternulo farigxos fervora por Sia lando kaj indulgos
Sian popolon.
19
Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo: Jen Mi
sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satigxu per
ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.
20
Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en
landon senakvan kaj dezertan, lian antauxan parton al la
maro orienta, kaj lian malantauxan parton al la maro
okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, cxar li faris
multe da malbono.
21
Ne timu, ho tero, gxoju kaj estu gaja, cxar la Eternulo
faros ion grandan.
22
Ne timu, ho bestoj de la kampo, cxar verdigxos la pasxtejoj
de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj
vinberujo donos sian ricxajxon.
23
Kaj vi, ho infanoj de Cion, gxoju kaj estu gajaj pri la
Eternulo, via Dio; cxar Li donos al vi instruanton pri
virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan,
kiel antauxe.
24
La grenejoj plenigxos de greno, kaj la premejoj
superplenigxos de mosto kaj de oleo.
25
Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam cxion formangxis
la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj rauxpoj, Mia granda armeo,
kiun Mi sendis sur vin.
26
Kaj vi povos mangxi sate, kaj vi gloros la nomon de la
Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo
neniam plu havos malhonoron.
27
Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la
Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia
popolo neniam plu havos malhonoron.
28
Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj
filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos
songxojn, viaj junuloj havos viziojn.
29
Ecx sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo
elversxos Mian spiriton.
30
Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:
sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.
31
La suno farigxos malluma, kaj la luno farigxos sanga, antaux
ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.
32
Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos; cxar
sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la
Eternulo, ankaux por la restintoj, kiujn la Eternulo
alvokos.