JOEL
Cxapitro 3
1
Cxar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos
la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem,
2
Mi kolektos cxiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de
Jehosxafat; kaj tie Mi faros super ili jugxon pro Mia popolo
kaj Mia heredajxo Izrael, kiun ili disjxetis inter la
naciojn, dividinte Mian landon;
3
kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon
pro mangxajxo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.
4
Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj cxiuj
distriktoj Filisxtaj? cxu vi volas repagi al Mi? kaj se vi
volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaux turnos vian
repagon sur vian kapon.
5
Mian argxenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej
bonajn valorajxojn vi transportis en viajn templojn,
6
kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis
al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj
limoj;
7
sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj
vian agon Mi turnos sur vian kapon;
8
kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn
de la Judoj, kaj cxi tiuj vendos ilin al la Sxebaanoj, al
popolo malproksima; cxar la Eternulo tion diris.
9
Proklamu tion inter la nacioj; pretigxu al milito, veku la
kuragxulojn; cxiuj militistoj levigxu kaj eliru.
10
Forgxu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj
lancojn; la malfortulo diru: Mi estas forta.
11
Rapidu kaj venu, cxiuj nacioj de cxiuj flankoj, kaj
kolektigxu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.
12
La popoloj levigxu kaj iru en la valon de Jehosxafat; cxar
tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn naciojn de cxiuj flankoj.
13
Svingu la rikoltilon, cxar la rikoltajxo estas matura; venu
malsupren, cxar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj
troplenigxis; cxar granda estas ilia malboneco.
14
Amasoj post amasoj kolektigxas en la valo de la jugxo, cxar
alproksimigxas la tago de la Eternulo en la valo de la
jugxo.
15
La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian
brilon.
16
Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon
el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la
Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por
la idoj de Izrael.
17
Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu
logxas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos
sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra gxi.
18
En tiu tago la montoj elgutigos dolcxan sukon, el la
montetoj fluos lakto, kaj cxiuj torentoj de Judujo estos
plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo
kaj liveros akvon al la valo Sxitima.
19
Egiptujo farigxos dezerto, kaj Edom farigxos senviva
dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj
versxis senkulpan sangon en sia lando.
20
Sed Judujo estos logxata eterne, kaj Jerusalem en cxiuj
generacioj.
21
Kaj Mi vengxos pro ilia sango, kiu ne estis vengxita de Mi;
kaj la Eternulo logxados en Cion.