AMOS
Cxapitro 1
1
Vortoj de Amos, pasxtisto el Tekoa, kiujn li lauxvizie
eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, regxo de Judujo,
kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael,
du jarojn antaux la tertremo.
2
Li diris: La Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian
vocxon el Jerusalem; kaj ekfunebros la pasxtejoj de la
pasxtistoj, kaj sekigxos la supro de Karmel.
3
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Damasko kaj pro
kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili drasxis Gileadon
per fera drasxilo.
4
Mi sendos fajron sur la domon de Hxazael, kaj gxi ekstermos
la palacojn de Ben-Hadad.
5
Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la
logxantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la
domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron,
diras la Eternulo.
6
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar
Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili tute forkondukis la
kaptitojn, por transdoni ilin al Edom.
7
Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj gxi ekstermos
gxiajn palacojn.
8
Mi ekstermos la logxantojn de Asxdod kaj la tenanton de
sceptro el Asxkelon, Mi direktos Mian manon kontraux
Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filisxtoj, diras la
Sinjoro, la Eternulo.
9
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar
Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili transdonis en plenan
malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon.
10
Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj gxi ekstermos
gxiajn palacojn.
11
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar
Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian
fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li sencxese
furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por
cxiam.
12
Mi sendos fajron sur Temanon, kaj gxi ekstermos la palacojn
de Bocra.
13
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj
pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis
gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.
14
Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj gxi
ekstermos gxiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo,
kun ventego en la tago de malkvieteco.
15
Kaj ilia regxo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaux
liaj eminentuloj, diras la Eternulo.