AMOS
Cxapitro 2
1
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar
Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de
la regxo de Edom gxis cindreco.
2
Mi sendos fajron sur Moabon, kaj gxi ekstermos la palacojn
de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, cxe bruo kaj sonado
de trumpeto.
3
Mi ekstermos jugxiston el meze de li, kaj cxiujn liajn
eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.
4
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro
kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpusxis la
instruon de la Eternulo, ne observis Liajn legxojn, kaj
permesis sin delogigxi per la mensogajxoj, kiujn sekvis
iliaj patroj.
5
Mi sendos fajron sur Judujon, kaj gxi ekstermos la palacojn
de Jerusalem.
6
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro
kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro
argxento kaj malricxulon pro paro da sxuoj.
7
Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero,
ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu
knabino, por malhonori Mian sanktan nomon.
8
Sur garantidonitaj vestoj ili kusxas apud cxiu altaro, kaj
vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.
9
Kaj Mi ekstermis antaux ili la Amoridon, kiu estis alta kiel
cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn
supre kaj liajn radikojn malsupre.
10
Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la
dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de
la Amorido.
11
El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj
konsekritojn; cxu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras
la Eternulo.
12
Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj
vi ordonis: Ne profetu.
13
Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de
garboj.
14
Ecx lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per
sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;
15
la arkpafistoj ne povos kontrauxstari, rapidpiedulo ne
savigxos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;
16
kaj la plej kuragxa el la herooj forkuros nuda en tiu tago,
diras la Eternulo.