JONA
Cxapitro 1
1
Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj,
dirante:
2
Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku
kontraux gxi; cxar iliaj malbonagoj levigxis antaux Min.
3
Sed Jona levigxis, por forkuri de antaux la Eternulo en
Tarsxisxon; li iris en Jafon, trovis sxipon, forirontan al
Tarsxisx, pagis pro la vojagxo, kaj eniris en gxin, por
veturi kun ili al Tarsxisx, for de la Eternulo.
4
Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur
la maro farigxis granda ventego, kaj oni pensis, ke la sxipo
pereos.
5
La sxipanoj ektimis kaj komencis voki cxiu al sia dio; kaj
la objektojn, kiuj trovigxis en la sxipo, oni jxetis en la
maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris
malsupren, en la internon de la sxipo, kusxigxis, kaj
endormigxis.
6
Kaj aliris al li la sxipestro, kaj diris al li: Kial vi
dormas? levigxu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri
ni, kaj ni ne pereos.
7
Kaj oni diris unu al alia: Ni lotu, por ke ni eksciu, pro
kiu trafis nin cxi tiu malfelicxo. Ili lotis, kaj la loto
trafis Jonan.
8
Tiam ili diris al li: Vi, pro kiu nin trafis cxi tiu
malfelicxo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi
venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas?
9
Kaj li respondis al ili: Mi estas Hebreo: mi respektas la
Eternulon, Dion de la cxielo, kiu kreis la maron kaj la
sekteron.
10
Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li:
Kion vi faris? Cxar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de
antaux la Eternulo, kiel li mem diris al ili.
11
Kaj ili diris al li: Kion ni faru kun vi, por ke la maro
kvietigxu por ni? cxar la maro farigxis cxiam pli kaj pli
malkvieta.
12
Li respondis al ili: Prenu min, kaj jxetu min en la maron;
tiam la maro kvietigxos por vi; cxar mi scias, ke pro mi
trafis vin cxi tiu granda ventego.
13
La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili
nenion povis fari, cxar la maro farigxadis cxiam pli kaj pli
malkvieta kontraux ili.
14
Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Ni petas Vin, ho
Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de cxi tiu homo,
kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; cxar Vi, ho
Eternulo, povas fari cxion, kion Vi volas.
15
Kaj ili prenis Jonan kaj jxetis lin en la maron; tiam la
maro cxesis koleri.
16
Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaux la Eternulo;
kaj ili bucxis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn
promesojn.
17
Kaj la Eternulo pretigis grandan fisxon, ke gxi englutu
Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fisxo dum tri
tagoj kaj tri noktoj.